MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

La tuta vivo rigarde el prizono

Sten Johansson estas unu el la plej fekundaj beletristoj en la nuna Esperantio, aŭtoro de pli ol deko da libroj. Skabio estas lia 8a romano. Tial mi ne devas speciale laŭdi la stilon kaj lingvaĵon de la libro – ili estas senriproĉaj kaj plaĉaj, kiel kutime por tiu aŭtoro. Estas uzataj pluraj neologismoj, sed ĉiuj klarigataj en glosaro fine de la teksto, kaj jam menciataj en diversaj vortaroj. Nu, duono el ili estas kompreneblaj el la kunteksto. Do ankaŭ tio ne elvokas iun specialan proteston eĉ de lingvaj puristoj. Tial por analizo de la libro necesas koncentriĝi nur je la enhavo.

Psikologia romano

La libro apartenas al la ĝenro de pure psikologia romano. La protagonisto Stefan partoprenas en renkontiĝo de la lernejaj samklasanoj, kiujn li ne vidis 25 jarojn, kaj poste li subite estas arestita pro tio, ke li post foriro de la aranĝo ĉu-murdis iun sian iaman kamaradon. Do li pasigas la tempon en izola karcero, dum daŭras la polica esploro.

Turmentoj de izolo kondukas lin al rememoroj pri la tuta vivo kaj ĉefaj personaj travivaĵoj. La teksto prezentas ilin ne sinsekve, sed poepizode en iom libera ordo, ĝenerale kondukante al ĉiam pli profunda pasinteco. El tiuj fragmentoj devus kolektiĝi, kiel mozaiko aŭ puzlo, plena bildo de lia vivo. Por psikologia romano necesus, ke tia bildo donu koheran komprenon pri la personeco de la protagonisto kaj (se temus pri krimo vere farita de li) – klarigu la internajn kaŭzojn de ĝi.

Ordinara viro

Tamen, laŭ mia percepto, tiel ne okazas. Ni plej ofte vidas pli-malpli ordinarajn travivaĵojn de pli-malpli ordinara viro, kiu ne estas tro bona aŭ tro malbona, kun certaj malfacilaĵoj pro la karaktero, jen miskomprenata de la proksimuloj, jen miskomprenanta ilin ... Sed nenio speciala. Poiomete klarigeblas, ke certaj malfacilaĵoj kaj misoj en lia komunikemo fontas en la infanaĝo, kiam lin forlasis la patrino, kaj en la adoleska aĝo, kiam li travivis de la patro tion, kion li taksis kiel plenan perfidon. Eble, tio estus bona materialo por psikoanalizo, sed ĝi tute ne klarigas, kial li trafis al tiu situacio, en kiu li troviĝis – al la prizono.

Kun lia persona karakterizo ankaŭ ne estas ligitaj liaj profesiaj okupoj pri demografio; la leganto povas eksupozi, ke la profesio por Stefan estas elektita de la aŭtoro nur por komuniki siajn proprajn ideojn pri certaj demografiaj kaj proksimaj problemoj! Sekve, la kohera bildo de la personeco ne rezultis, kaj en tiu senco la tasko de psikologia romano ne estas ĝis la fino plenumita, kvankam ĉiu aparta epizodo estas verkita majstre.

Skabio, kiu obsedas Stefanon en la prizono, estas jen menciata, jen tute forgesata de la aŭtoro, kaj ĝia simbola signifo por ion malkovri en la personeco de Stefan restas iom nebula. Tio, laŭ mi, montras, ke Sten Johansson estas pli granda majstro kiel aŭtoro de ne tro longaj rakontoj ol kiel romanisto.

Plusoj

Estas kelkaj ĝuigaj plusoj en la romano – malmultaj (bedaŭrinde!) akcesoraj pensoj de la aŭtoro pri iuj aferoj, ne havantaj rilaton al la enhavo. Ekzemple, al mi – eble, pro tio, ke mi, kiel Stefan, devas fojfoje instrui al studentoj sciencologion – tre plaĉis komparo de la filozofio de K. Popper kun unu ideo de Winnie-la-Pu: „Ŝajne li adoptis la Pu-an filozofion pri tio kiel serĉi kaj trovi. Iam Pu kaj amikoj ne trovis la vojon hejmen, sed ĉiam revenadis al la kavo, de kie ili ekiris. Tiam Pu proponis anstataŭe serĉi tiun kavon, por trovi ion, kion ili ne serĉis, kio eble estos tio, kion ili ja serĉis, ekzemple la hejmon.” (p. 35). Nu, mi nepre mencios tian traktadon al miaj studentoj sekvontfoje!

Do, ĝenerale, mi povas konkludi, ke la libro apartenas al la bonstila esperantlingva literaturo, sed kiel psikologia romano ĝi ne estas tre sukcesa.

Nikolao GUDSKOV
Sten Johansson: Skabio. Eld. Mondial, Nov-Jorko, 2015. 180 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-1-59569-300-6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07