PolitikoOPINIORegi per mensogojPasintjare en novembro okazis en Francio atencoj. Amaskomunikiloj, politikistoj, multe kvakas pri la evento, sed mutas aŭ mensogas pri la atencoj faritaj kaj farataj de francaj teroristoj, la „kuraĝegaj” militistoj defendantaj ... nu, kion? Evidente, ili defendas la intereson de kelkaj privilegiuloj, ĉefe tiujn de la armilfabrikantoj, sed ne de la popolo. Armeo uzas aviadilojn, eĉ telestiratajn maŝinojn por bombi. Militistoj mortigas nur por gajni sian monatsalajron. Laŭ mi la islamaj teroristoj multege pli sinceras, kiam ili sin mortigas en atenco, esprimante indignon kontraŭ difinita situacio kaj esperon pri paradizo. Oni fingromontras al la teroristoj, sed ĉu ili estas la veraj monstroj? Bone rigardante, mi vidas, ke fanatikaj teroristoj ne tiel naskiĝis. Ili vivas en malamikaj cirkonstancoj, ĝis ili renkontas gvidanton, kiu klarigas, ke Dio malkontentas pri homoj deflankiĝantaj de la „bona vojo” kaj, se ili mortigas tiujn deflankiĝintojn, ili gajnos la paradizon, en kiu atendas ilin virgulinoj. Homoj havantaj malfirman menson kredas tian predikiston. Ili kamikaze agas, ne sciante, ke la devizo de la „bona apostolo” kaŝe tielas: „Faru, kion mi diras, sed ne, kion mi faras.” Ĉiu ĉefstabano tiel agas, do nome de patriotismo, religio aŭ alia „nobla kaŭzo”, sendante homojn al morto aŭ krimo, sed ne riskante sian haŭton. Tiu sekrete flegas sian potencon kaj ne hezitas mensogi. Ĉu islama instruisto klarigas, ke en la Korano legeblas, ke „Allah” estas la unusola juĝisto? Iu ajn, eĉ profeto, kiu alprenas al si ties rolon kaj juĝas aliulon, iros en gehenon. Teroristoj, obeante sian predikiston, juĝas siajn mortigotojn pekantoj. Juĝinte, ili do ne povas iri en paradizon. Kaj kredi mensogon de bona apostolo ne indikas krimemon, sed la limojn de ne fortika menso. Niaj regnestroj, politikistoj, eble submetitaj al nevideblaj potenculoj, ne prie parolas, timante, ke la popolo, malfermante la okulojn, ekvidos la mensogojn. Plie, la atencoj certe ne altiros al la valoroj proklamataj de la teroristoj, sed flegas timegon, kiu ne helpos malfermi okulojn. Tio ebligas al la potencularo regi per mensogo. Do ĝi povas danki ĉiujn teroristojn, kiuj uzas armilojn, ĉu patriotajn, kristanajn, islamajn, judajn, ĉu aliajn en milita aŭ ne milita kunteksto. Eĉ se tiu nocio levas cunamon en la telero de kutima pensado, ĝi ŝajnas al mi cerbumenda. Michel MARKO
Francio
|