LeterojDomaĝeMi estas incitita de la intervjuo de Andrej Kurkov (MONATO 2016/2, p. 9-10). Li certe rajtas havi sian propran opinion, sed mi esperas, ke ĝi ne kongruas kun la opinio de la redakcio. Sed tamen estas domaĝe, ke la intervjuo estas indikita kiel unu el la ĉefaj temoj – kaj per la titolo kaj per la fotaĵo sur la kovrilo. Sergey KUZNETSOV
Rusio
Kompreneble. Bonvolu vidi, kio troviĝas en ĉiuj numeroj en la kolofono: „La enhavo de la artikoloj ne nepre kongruas kun la opinio de l' eldonejo”.
|