EkonomioJAPANIOAbenomiko, post tri jarojPasis tri jaroj ekde la komenco de tiel nomata abenomiko, aŭdaca ekonomia politiko de la japana ĉefministro Abe Ŝinzo. Karakterizoj de la politiko estas (1) abundega monfluo en la merkato, (2) grandaj publikaj elspezoj kaj (3) malreguligado por stimuli privatajn investojn (MONATO 2014/01, p. 11). Nun Abe fiere deklaris, ke abenomiko sukcesis kaj alportis grandajn fruktojn, nome senprecedence grandajn entreprenajn profitojn kaj plimultiĝon de laborantoj je 1,1 milionoj. En aprilo 2013 la japana centra banko, sub la nova prezidanto Kuroda nomumita de Abe, kun la celo atingi 2 procentojn da inflacio, komencis aĉeti amason da ŝtataj obligacioj por forigi la longdaŭran deflacion. Pro tio abunde fluis mono en la merkaton. Ĉar pro la malaltiĝanta rento la kurzo de eno malaltiĝis, la eksportantaj firmaoj multe gajnis. La troa mono fluis en la borsmerkaton. Aldone la registaro decidis investi la monon de la Fonduso de Registra Pensia Investado en la akciborson, tiamaniere politike plialtigante la akciprezojn. La grafikaĵo montras la situacion en la fino de 2015. Grandaj eksportantaj firmaoj prosperis kaj akciuloj gajnis, sed mezaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj laboristoj ne estis favorataj. La nivelo de senlaboreco estis je 3,3 %, sed efektive dum la tri jaroj neregulaj (portempaj aŭ horlaborantaj) laboristoj kun malaltaj salajroj kaj nesekuraj pozicioj multiĝis je 1 720 000, dum regulaj laboristoj malmultiĝis je 230 000. Kaj la entreprenoj kaj la laboristoj (= konsumantoj) malcertas pri la estonteco de la socio kaj de la ekonomio kaj ne emas investi en instalaĵojn aŭ en nenecesaĵojn. Tial la enlanda konsumado, kiu okupas pli ol 60 % de la malneta enlanda produkto (MEP) tute ne grandiĝas kaj la kresko de MEP estis nur 1 %. ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|