PolitikoSLOVAKIONova parlamento, malnovaj problemojEniris la slovakan parlamenton tri novaj partioj post la tutlandaj elektoj komence de marto. La ekstrema Popola Partio Nia Slovakio gajnis 8,0 % de la voĉoj, Ni Estas Familio 6,6 % kaj Reto 5,6 %. Tamen, kiel atendite, la baloton gajnis la social-demokrata partio SMER-SD de Robert Fico. La partio ricevis 28,3 % de la voĉoj kaj tiel akiris 49 mandatojn en la 150-membra slovaka parlamento. La plej bonan rezulton post SMER-SD akiris Libereco kaj Solidareco (SaS), kiun direktas Richard Sulík, kun 12,1 % kaj tiel 21 mandatoj. Tiel ĝi fariĝis la ĉefa dekstraflanka partio en la slovaka politiko. RikoltisLa trian lokon okupis Simplaj Homoj kaj Sendependaj Personoj (OĽaNO-NOVA), estrata de Igor Matovič. La partio rikoltis 11,0 % kaj 19 mandatojn. Entute estas reprezentataj ok partioj en la parlamento. Kaj konservativaj kaj komunistaj partioj malsukcesis transiri la kvinelcentan minimumon por eniri la parlamenton. Partoprenis la baloton 59,82 % de la voĉdonrajtigitoj. RifuzisSian sukceson festis estraranoj de SaS kaj OĽaNO-NOVA, kantante kaj dancante. Tamen la dekstraj partioj rifuzis kunlabori kun SMER-SD kaj Fico. Tiu volas trakti kun aliaj partioj kaj krei stabilan registaron, kiun atendas multe da laboro. Ĝi alfrontos malfacile solveblajn sociajn problemojn, ekzemple ŝrumpantan ekonomion kaj senlaborecon. Julius HAUSER
![]()
korespondanto de MONATO en Slovakio
|