DiskojAmuza albumoLa franca kantisto Ĵak le Puil faris albumon de facile kompreneblaj (tamen bone elpensitaj) humuraj popolkantoj. La kantaro estas parte mem verkita, kaj parte traduko de ekzistantaj „tradiciaĵoj”, kiujn multaj aŭskultantoj verŝajne rekonos, ĝenerale el la franclingva sfero. Ĵak ankaŭ kantas kun tipe franca akĉento, kiu ĉi tie bone helpas la etoson: ofte miksaĵon de ĉirkaŭfajra kunkantado, franca „chanson” kaj ĝoja koncerto kaj dancado en malgranda salono. Do jen albumo ne vere por aŭskulti, sed por kunkanti. Mi ne volas diri, ke la kvalito de la muziko estas malbona – fakte la muzikantoj regas la instrumentojn sufiĉe bone, kaj la tuto estas bone produktita sonkvalite. Tamen la ĉefa celo de la albumo certe ne estas prezenti originalan muzikon, ne „novigumi”, sed instigi al homoj kunkanti. Mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne aŭdis/vidis Ĵak Le Puil „vive”, do povas paroli nur pri ĉi tiu disko, sed mi ne dubas, ke li sukcesus vivteni la etoson de la publiko, certe kun la helpo de la muzikantoj, kiuj kontribuis al ĉi tiu albumo (inter alie la ŝajne ĉiea JoMo). Ĉiuokaze, amuza albumo. KevinDE LAET
Ĵak Le Puil: Sen elizi'. El la franca tradukis la aŭtoro. Eld. Vinilkosmo, 2014. 14 kantoj.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|