NoticojFaka helpoEksa slovaka ministro pri financo, Ivan Mikloš [mikloŝ], 55-jaraĝa, estis nomumita ĉefo de ekonomia konsilistaro en Ukrainio, laŭ anonco de la ukraina ĉefministro Volodymyr Hrojsman. Mikloš laste sukcese servis kiel konsilisto de la eksa ukraina ministrino pri financo Natal Jareskova. Kiel membro de la slovaka registaro li enkondukis en 2004 19%-an unuecan imposton. Julius HAUSER
|