NoticojHelpu! Ni estas en fridkamiono!Nekutiman telefonvokon ricevis la antverpena alarmnumero 101: „Helpu nin! Oni enŝlosis nin en fridkamiono!” La demandon, kie la kamiono estas, aŭ eĉ kiel ĝi aspektas, la rifuĝintoj ne povis respondi. La telefonisto havis, kiel poste montriĝis, brilan ideon. Li petis, ke ĉiuj trafikpaneloj de Flandrio portu la jenan mesaĝon; „Fridkamionoj haltu, kaj kontrolu vian kargon”. Duonhoron poste la enŝlositaj rifuĝintoj povis esti liberigitaj kaj transportitaj al alia, sed tamen pli varma, kaptitejo. pp
|