NoticojBronzaj bustojEn la ŝtata universitato de Ĥarkivo, Ukrainio, fondita en 1705, komenciĝis la karieroj de tri Nobel-premiitoj, kiujn la urbo lastatempe honoris per bronzaj bustoj sur piedestaloj tri metrojn altaj. En la universitato instruis la fondinto de teoria fiziko, Leo Landau, kaj tie studis la ekonomikisto Sajmon Kuznec kaj la biologo Ilja Meĉnikov, ankaŭ aliloke en la urbo monumente honorata. La monumentoj akordiĝas kun la planoj de la urbo tiel rememori eminentajn sciencistojn, kiuj asociiĝis kun Ĥarkivo. Dmitrij CIBULEVSKIJ
|