SciencoBERMUDA TRIANGULOĈu la mistero solvita?Du meteologoj el la universitatoj de Arizono kaj Kolorado (Usono), Randy Cerveny kaj Steve Miller, asertas, ke solvo pri la enigmo de la Bermuda Triangulo verŝajne kuŝas en la ĉielo. Klimataj satelitoj de NASA fakte detektis – en la ĉielo super tiu mara strio, granda pli ol milionon da kvadrataj kilometroj, – strangajn nubarojn ses-angulajn, kiujn oni konsideru veraj aeraj bomboj. Oni memoru, ke la tiel nomata Triangulo de Bermudoj estas geografia areo situanta sud-oriente de la atlantika marbordo de Usono. La pintoj de la menciita imaga trilatero estas: norde, la plej suda marborda loko de la bermuda insularo; okcidente, la plej suda parto de Florido, ĉe la urbo Miamo; kaj sude, la plej okcidenta punkto de la insulo Puertoriko. En la menciita areo, ekde la 19a jarcento kaj precipe dum la 1940aj jaroj, okazis misteraj malaperoj de ŝipoj kaj aviadiloj. Pro tio iuj rebaptis la areon „triangulo malbenita” aŭ „de la diablo”. ŜiprompiĝojLaŭ la du fakuloj tiuj ses-angulaj nuboj, kies tiea ofteco estis konfirmita de pluraj fotoj de NASA-satelitoj, kaŭzas ventojn rapidajn je pli ol 270 km/h. Tiuj aer-blovoj estas tiel potencaj, ke ili povus faligi aviadilojn kaj krei mar-ondojn pli altajn ol 14 metrojn, respondecajn pri ŝiprompiĝoj. Do ja nepros kroma esplorado, sed konvinka kaj definitiva klarigo pri la mistero ŝajnas jam ege pli proksima. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|