LeterojTrump (2)Mi estas usonano, kiu voĉdonis por Clinton, kaj mi tute elreviĝis pri la rezulto de la elekto. Sed du aferoj donas al mi esperon. Unue: Usono plejparte ne subtenas Trump. Pli da usonanoj voĉdonis por Clinton ol por Trump. Trump venkis nur pro la malsimpla, malmoderna elekta sistemo usona. Kaj due: Nun, post la elekto, mi vidas ĉe Facebook kaj aliaj retejoj miajn amikojn kaj heroojn batalantajn por pli bona lando spite al Trump. Connor CUNNINGHAM
Usono
|