SciencoMEDICINOVakcino kontraŭ ebolo funkciasLa Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncis, fine de 2016, ke la unua eksperimenta vakcino kontraŭ ebolo – kies lasta epidemio kaŭzis la morton de pli ol 11 000 personoj – pruviĝis havi, kadre de grandskala testado efektivigita en Gvinea Respubliko, eĉ 100-procentan efikecon. La imunigilon rVSV-ZEBOV, disvolvitan en Kanado kaj produktitan de la usona entrepreno Merck, Sharpe and Dohme en 2015, oni liveris al 5837 individuoj en Gvineo. Ĝuste tie, en 2014, la koncerna epidemio fakte ekaperis, por poste disvastiĝi al la apudaj Siera-Leono kaj Liberio. Estas rimarkinde, ke el la homoj, kiuj ricevis la vakcinon, neniu estis poste trafita de la danĝera (ofte mortiga) viruso. Sango„Inter tiuj, kiuj ricevis la novan vakcinon, neniu okazo de ebolo estis registrita dek tagojn aŭ pli post la inokulado”, deklaris al la internacia gazetaro la asista ĝenerala direktoro de MOS, Marie-Paule Kieny. „Tio ĉi tre klare sugestas, ke la vakcino ne nur efikas, sed povas havi efikecon ĝis 100 procentoj.” La testado, interalie implikinta 6000 aldonajn volontulojn (kiuj ne ricevis la intramuskolan injekton), okazis en marborda regiono de Gvineo, en areo, kie oni detektis kelkajn infektiĝojn pro la ebolo-viruso ĉe la komenciĝo de la esploro. La treege mortiga viruso estis unuafoje detektita en Sudano kaj Zairo en 1976. Oni ĝin transigas per sango, organaj likvaĵoj aŭ histoj de infektitaj personoj, kvankam ne mankas ekzemploj de kontaĝo okazinta pro kontakto kun malsanaj bestoj aŭ homaj kadavroj. Duboj„Kvankam ĉi tiuj konvinkaj rezultoj alvenas tro malfrue por tiuj forpasintaj dum la ebolo-epidemio de okcidenta Afriko, ni jam pretas por la venonta ondo, do ni havas defendilon kontraŭ ĝi”, asertis Kieny. Spite al la sendube favoraj rezultoj de la menciita vakcinado, oni ankoraŭ ne determinis, kiom longe la imuneco akirita per tiu metodo daŭros. Ĉu sufiĉas nur unu dozo, por ke ĝi estu longe efika? La protekto ja komenciĝas tre rapide, tuj post la vakcinado, sed ni ne scias, ĉu la „ŝirmo” plu funkcios ses monatojn poste: ĉi tiajn dubojn esprimis Kieny mem. DosieroLa vakcino, kies komercajn rajtojn aĉetis la usona firmao Merck, Sharpe and Dohme, plej verŝajne estos patentita en 2018: ĝian dosieron nepras fakte prezenti unue antaŭ la kompetentaj aŭtoritatoj usonaj kaj eŭropaj. Tamen la atendo ne estos aparte longa, se oni konsideras tion, ke „la normala tempodaŭro por aprobi vakcinon estas kutime jardeko, kelkfoje eĉ pli”, kiel prave substrekis Kieny. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|