MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Amo povas ĉion

Kiam inter la kvinmembran kronon de kandidatoj por Nobel-premio pri literaturo la esperanta PEN enmetis Trevor Steele, miris neniu el la legantoj de Literatura Foiro, kiuj el tiu krono difinas la elektiton, proponotan al la Sveda Akademio (poste estis elektita Marjorie Boulton). Efektive, Trevor Steele ne nur estas nia plej granda prozisto, kun dek unu historiaj romanoj kaj du novelaroj, sed liaj verkoj trempiĝas en la esperanta kulturo, do li estas ekstreme reprezenta pri nia grupo, aŭ komunumo, aŭ popolo, aŭ kiel ajn oni volas ĝin nomi.

Du rakontoj

En la nuna romano, inter historia kaj aŭtobiografia, kruciĝas du rakontoj, kiuj mezvoje kunfluas. La protagonistoj estas: Travis, dudek-ok-jara aŭstralia ĵurnalisto ĉe komunista gazeto nun eldonata en nur 3000 ekzempleroj, ĵus forlasita de sia edzino Belinda, kaj kiu venas al Sovetio por persone sperti la vivon tie; Marina, lia ukraina plumamikino; Virve, estona amikino de Marina, ĵurnalistino ĉe Radio Talino kaj turisma gvidantino. Ilin ĉirkaŭas gepatroj, geamikoj, edzoj, amantoj, sampartianoj. La fono estas la tumulta jaro 1990 en Sovetio, trapasanta de la lastaj gorbaĉovaj tagoj al la dissplitiĝo de la imperio, kie partiaj dinosaŭroj ankoraŭ rezistas al moderniĝo: rolas naciismo de la baltaj respublikoj kaj de Ukrainio, ĉiuj volas, unuope kaj por si mem, disiĝi de la granda koloso, nun fakte regata de la prezidanto de la rusia respubliko Boris Jelcin. Ĉiuj volas ŝanĝi, sed neniu scias kion, nek precipe kiel.

La dua konstanta fono estas la ĉiam ĉeestaj esperantistoj, kiuj helpas al la protagonisto transsalti la lingvajn problemojn en lando, kie la naskiĝantaj naciismoj svingas ankaŭ siajn apartajn flagojn lingvajn, tiel ke la lingvoj estona, litova kaj ukraina rifuzas apudesti ĉe la rusa.

Idealoj kolapsas

En la popolo, videbla tra la vivo de la gastigantaj familioj kaj la vizitado de Esperanto-grupoj, oni rimarkas grandan seniluziiĝon kaj malcertecon: idealoj pri komunismo kaj la supozo, ke en Sovetio oni vivas en la plej bona socio de la mondo, kolapsas. Rolas ankaŭ la suspekto, ĉu oni povas paroli laŭte kaj riski esti konsiderata apartenanta al la kontraŭa flanko, kvankam ĉiuj agnoskas, ke la registaro nun estas malpli liberec-mortiga ol sub Stalin, sed ja la funkciuloj de la polico restis kun la samaj principoj mens-malliberigaj. La litovo Arimantas, riĉa esperantisto (kaj iom obskura komercisto), bonfaranto de la movado, eksa membro de KGB (ĉar ja tia estis la epoko), skribas al Virve: „el ĉiuj miaj iamaj idealoj preskaŭ nur Esperanto restis”.

Virinoj

La finiĝinta geedzeco kun Belinda kaj la estingiĝinta espero pri iomo pli ol simpla amikeco kun Marina puŝas Travis al interesiĝo pri virinoj: kial? Ĉu li sentas sin sola? Kaj prezentiĝas ĉiama dilemo socia (kaj familia): ĝis kiu grado licas intime paroli, amindumi, interkisiĝi, litapudi, kunkuŝi (pretekste pri manko de litoj), seksumi, duonamori, kunpenetriĝi je virino, eventuale jam edzino de alia? Kaj kion, kaj kiom intense, promesas intima korespondado, kie koroj ŝajnas elverŝiĝi kaj renkontiĝi? Kaj kiom el tiu intimeco rolas poste ĉe fizika renkontiĝo? Kaj ĉu esperantisteco kaj kuna kongresado malproksimurbe kapablas preterŝtupi ĉiujn tiujn dubojn?

Adaptiĝi al strangaĵoj

La vivo en la tiuepoka Sovetio prezentas neniam spertitajn strangaĵojn, al kiuj Travis, tamen, sukcesas adaptiĝi. Ekzemple, ke, se oni estas eksterlandano, oni devas pagi per okcidenta valuto, dum Travis ĝuste ŝanĝis ĉiujn dolarojn por aspekti kaj vivi kiel ukraino; do li devas kaŝi sian devenon, kaj la esperantistoj organizas por li ŝanĝon de identeco, tiel ke li enĉambriĝu en la hotelo kiel ruso. Tio estis malfacila, se li devis tute sola alfronti la pordistinon ĉe la preno de la ŝlosilo, do necesis alia truko: reenhoteliĝi kun rusa esperantisto, kiu loĝis en apuda ĉambro, tiel ke por indiki sian ŝlosilon Travis devis nur per unu silabo modifi la ciferon de la alia. Kaj krome malfruvespere la nokta gardistino venis kaj esploris la ĉambron por vidi, ĉu enestas nepaginta persono, ĉefe se invitita virino en ĉambro vira.

Alia surprizo estas, ke la lernejo, kie Travis devas instrui la anglan, havas preparita nenion, kaj li mem simple devas startigi ĝin. La soifo de la lernantoj al „komerca angla” starigas tuj-tuje lernejojn tute senprepare. Kaj tio okazis kaj en Kievo kaj en Talino, kie la kurson vizitis amase estonoj, rusoj kaj, specife, judoj, intencantaj migri al Usono.

Ekonomio

Alia tre interesa temo estas, kion tiam pensis rusianoj pri la ekonomio en sia lando post duona jarcento da planita ekonomio. Tiun temon Steele alfrontas tra du fikciaj intervjuoj, unu farita de Travis por sia aŭstralia revuo, la alia farita de Virve por sia estona radio. Intermiksiĝas mafio, libera merkato, ordinaraj friponoj, eksaj partiaj ĉefoj (la ruse nomata nomenklatura); granda malcerteco, sed ankaŭ espero, ke fine ĉio normaliĝos kaj restos la bonaj aferoj de komunismo: ĉiuj havas loĝejon, ne ekzistas senlaboreco, multaj servoj estas senpagaj, eĉ se Jelcin simple volas kopii la okcident-merkatan strukturon de Reagan, Thatcher, Pinochet: sed ... dum ekzistas Sovetunio, la mondo scios, ke estas alternativo. En la reganta kaoso iuj rigardis al la pasinteco kvazaŭ al savaj principoj, aliaj ne plu kredis je ili, sed penis trovi novajn.

Renkonti la plumamikinon

Travis havas plumamikinon en Ukrainio, al kiu li elverŝis sian koron, ĝuste kiam lia geedziĝo kun Belinda finiĝis. Krom alio, Belinda ne interesiĝis pri Esperanto, lia nova intereso. Adiaŭinte ĉiujn, li eksidas en aviadilon al Singapuro, por sekva salto al Moskvo kaj de tie al Kievo, post konversacio jam en la flughavena atendejo kun maljuna ukraino Miŝa, kiu lin atentigas pri la naskiĝanta mafio en Ukrainio, kiun partoprenas ankaŭ doganistoj. Li estis telefoninta al Marina kelke da tagoj antaŭe; la konversacio estis irinta glate, do bona aŭguro por persona renkontiĝo.

La atmosfero kiun Travis renkontas en Ukrainio estas de akra malpaco inter malsamaj politikaj fluoj, ĉiu siavice ŝovinisma. Same, la spertoj, kiujn li havas en la rusaj flughavenoj, ne estas agrablaj, sed li ekkonscias, ke Rusio estas lando alia, kie oni komprenas la anglan nur en la oficejoj de Inturist, kaj ke la vivkondiĉoj, kiujn li volis sperti, estas tute aliaj, ol oni supozas en Aŭstralio. Tro facile estas raporti kun malŝato pri landoj, kiuj vivas je pli malalta vivnivelo, sed tra la linioj oni apenaŭ rimarkas tion.

Travis rapide adaptiĝas al la lokaj kutimoj: senorda vico ĉe giĉetoj, laŭmomentaj proponoj por libera loko en aviadilo, malfruoj. Sed fine lin atendas en Kievo lia plumamikino Marina, kiu tuj lin brakumas, antaŭvidigante pli konsistan evoluon de la unuaj salutoj. Marina lin kondukas al sia hejmo, kie ilin atendas ŝiaj ... edzo kaj filo. Ŝiaj rilatoj kun la edzo estas strangaj, ŝajne li enuis pri tro rutina seksumado kaj favoras komunan amoradon ... Li ja deziras, se ne triope kunkuŝi, almenaŭ vidi la seksumadon de sia edzino kun la fremdulo, sed Travis restas blokita antaŭ tiu ebleco, do li dormas kun Marina en nura senpeka ĉirkaŭbrakado. Ĉu tio estis universala homa situacio, aŭ ĉu ĝi vere spegulis la misfunkciadon de la vivo en Sovetunio? La rilatoj kun Marina iĝas malfacilaj: ŝi volus sin teni nur al Travis, sed la situacio malkonvenas. Provizore ili decidas ne plu pensi pri amorado.

Danĝera malamo

Intertempe emerĝas la politika situacio: granda parto de la ukrainoj volas sendependecon aŭ almenaŭ administran aŭtonomecon: Moskvo ne komprenas la ukrainajn bezonojn, la imperio estas ĉe la kriza punkto de disrompiĝo. Eksterlandano ne scias, kiu pravas, ĉu la rusigitoj dum generacioj aŭ la purukrainaj junuloj, celantaj propran ŝtaton; sed montriĝas danĝera malamo: estas eĉ riske paroli ruse, la ukraina lingvo estas diferenca, ŝajne eĉ intence diferencigita.

Iom da misfarto, eble ne pro la diboĉado dum la Esperantogrupa kunsido, sed pro tarda influo de la ĉernobila eksplodo; oportunus iom foresti kaj iri al pli malproksimaj urboj, eventuale por viziti esperantistojn tie. Efektive, la vojaĝo plibonfartigas Travis. Sed la vizito al Babij Jar estas terura: ekstermejo de judoj kaj alietnanoj fare de la naziaj okupaciantoj: verŝajne entute 100 000 dum la jaroj 1941-1942, sed ankaŭ iuj ukrainoj simpatiis kun la nazioj, ĉar ili volis forpeli la malamatan Stalin per la fortoj de Hitler. Ĉe vizito al kolĥozo la situacio aperas degenerinta: Meze, en granda kampo, staris iaj mizeraj plantoj, kiuj sciis, ke oni eĉ ne degnos rikolti ilin. Eble ili estis eĉ de antaŭaj jaroj. Iliaj kapoj falis, ili donis sian verdikton pri la institucio de kolektiva bienado, almenaŭ kiel ĝi okazis en Sovetunio.

Voĉdonado

En la interplektiĝanta dua rakonto, kiu okazas en la baltaj respublikoj, estonino Virve estas morna; ja preskaŭ ĉiuj familioj en tiu lando perdis anojn pro milito aŭ deporto. Io estas tamen ŝanĝiĝanta post ses jaroj da glasnosto: KGB ne plu prienketos aŭ ĉikanos civitanojn, se ili ricevas leteron aŭ pakaĵon el eksterlando. Montriĝas forte malsamaj opinioj inter Virve kaj ŝia patrino: ĉu la elektoj en Estonio ekskludu politike, se ne jure, la rusojn, kiuj loĝas tie? Estonoj, same kiel aliaj nerusaj komunumoj, tediĝis de la peza rusa strukturo, kiun ili sentis fremda; ili volas havi voĉdonadon, kiun, tamen, ne partoprenu rusoj, kiuj estas establiĝintaj ne malmultnombre; kompreneble, ili estas masiva parto ankaŭ ideologia, ĉefe komunistoj.

Ja kelkaj homoj ludis sur du kampoj, evidentigante sian personecon jen laŭ unu aspekto jen laŭ alia, laŭ tio kiel la vento blovis; pri iu la aŭtoro pitoreske rakontas, ke li estis iam eminenta komunista funkciulo kaj, same kiel tigro, ne povas ŝanĝi siajn striojn. Montriĝas generacia neinterkompreno, la penetro de rusoj en Estonion laŭ la pakto Ribbentropp-Molotov restis vundo ĉe unu generacio, la rusa komunumo jam establita aspektis normala al la generacio posta. Sama politika moviĝo en Litovio, kun esence kontraŭsovetiaj litovaj Olimpikoj, al kiuj Virve iras por intervjui eksterlandajn atletojn. Sed incidento ĉe la landlimo, kun la sovetia armeo, kiu atakas (kaj mortigas) litovajn doganistojn, igas la organizantojn rezigni pri la sporta evento. Irado al trinkejo malkovrigas, ke la mafio ekposedis plurajn lokalojn kaj postulas kiel ĉantaĝmonon 5 % de la enkasigita sumo kun la minaco, ke aliokaze la domo estos bruligita; la polico, ŝajne, povas nenion, ĉar la mafiaj estroj estis membroj de KGB. Kompreneble, la posedanto pagas.

Puĉo

Kaj jen venas la puĉo kontraŭ Gorbaĉov, kaj kontraŭ la favorantoj de la sendependiĝo de Estonio; la dinosaŭroj klopodas kapti la povon kaj ne perdi siajn privilegiojn. Tagoj tre maltrankviligaj, kiujn Steele rakontas tra ege intimaj familiaj situacioj. Ripetitaj telefonadoj al la aŭstralia ambasado en Moskvo, por enketi, ĉu fluglinioj funkcias, ĉu la puĉo estas estingita, ĉu estas danĝere por eksterlandano resti en Sovetio. La streĉo de la konvulsia situacio, kie forta estis la reciproka helpo, pli kaj pli maturigas la senton, ke Virve kaj Travis povas esti feliĉaj kune, ajnaloke, eĉ inter ruinoj.

Senriproĉa verko

Verko streĉa kun surprizo aŭ eĉ vera teatrofrapo sur ĉiu tria paĝo; la stilo, ne necesas tion substreki, absolute flua kaj senriproĉa, trenas la leganton senspire ĝis la fino.

Carlo MINNAJA
Trevor Steele: Amo inter ruinoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2016. 230 paĝoj. ISBN 978-90-77066-55-3.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17