LeterojMalsukcesa referendumoEn la artikolo Princa geedziĝo en Tirano (MONATO 2017/02, p. 11), legeblas „... okazis referendumo pri restarigo de la monarkio, kiu tamen malsukcesis.” Komence mi ekdubis, kion signifu malsukcesa referendumo, ĉar en ĉiu balotado plimulto venkas kaj malplimulto malvenkas. Sed kelkajn liniojn poste mia dubo solviĝis ĉe la frazo „... la registaro enpostenigis la nepon de la eksa reĝo, ...”. Ja la referendumo malsukcesis, ĉar la registaro agis kontraŭ la referenduma rezulto. Ĉu mi bone komprenis? Manolo PARRA
Hispanio
|