Moderna vivoPACOPacema italino premiitaGiuseppina Nicolini [ĝuzepina nikolini], de 2012 urbestrino de Lampeduzo – eta insulo inter norda Afriko kaj Sicilio – ĉi-jare ricevis la premion Houphouët-Boigny pro sia granda humaneco kaj daŭra engaĝiĝo en la mastrumado de la enmigra krizo. Spite al multaj malfacilaĵoj ŝi laboris por la integriĝo de la rifuĝintoj, ĉe la marbordoj de Lampeduzo kaj en aliaj lokoj de Italio. SOS MéditerranéeLa premion ĉiujare aljuĝas Unesko al homoj agintaj por la paco. Ĉi-foje ricevis ĝin ankaŭ la franca organizaĵo SOS Méditerranée pro helpado al multnombraj migrantoj kaj rifuĝintoj, kiuj riskis sian vivon en Mediteraneo. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|