Moderna vivoITALIOPliiĝas solaj ne-plenaĝaj kaj inaj enmigrantojInter januaro 2011 kaj decembro 2016 alvenis al Italio entute 62 672 neplenaĝuloj, kiujn neniu adolto akompanis. Ili devenis precipe de Eritreo, Egiptio, Gambio, Somalio, Sirio kaj Niĝerio. La nombro estas aparte rimarkinda, ĉar pasintjare la solaj neplenaĝuloj estis nur 17 % de la sumaj enmigrantoj. Infanoj kaj perfortoObliĝas ĝenerale inter la rifuĝintoj la procentaĵo de solaj infanoj sub 14-jaraj, samkiel la kvanto de knabinoj kaj junulinoj. Tiuj ofte spertas perforton dum la vojaĝo; vojaĝo ĉiam plena de espero, sed ofta risko estas direktiĝi al prostituado, kiam ili atingas la italan duoninsulon. NevideblulojKrom la suprajn homajn kategoriojn, oni devas konsideri la ĉeeston ankaŭ de tiel nomataj „nevidebluloj”. Temas pri migrantoj, kiuj kaŝe transiras al aliaj pli nordaj landoj por klopodi kuniĝi kun siaj familianoj, sed kelkfoje ili denove fariĝas viktimoj de senskrupulaj uloj, kaj tiel daŭras kaj kompletiĝas la propra drameca „eliro”. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|