Moderna vivoTEĤNOLOGIOInteligentaj benkojTri slovakaj urboj testas novan projekton: „inteligentajn” elektronikajn benkojn por civitanoj. AvantaĝojLa benkoj havas multajn avantaĝojn: Eblas ŝargi poŝaparatojn per du USB-konektiloj kaj ankaŭ sendrate. Disponeblas vifia konekto kaj informoj pri la loka vetero. En distanco de kvar metroj Interreto estas alirebla la tutan tagon. Oni registras ĉiutage por ĉiu benko, kiom da homoj ĝin uzas. EnergifontoSunpaneloj produktas ĉirkaŭ cent vatojn por garantii daŭran funkciadon, grandparte sendepende de la vetero. La bazo de ĉiu benko estas bele lumigata, kio ebligas dumnoktan uzadon. Ne-rompebla sekurecvitro protektas la benkojn kontraŭ malbona vetero kaj vandalismo. La fortika objekto eltenas pezon de pli ol mil kilogramoj. Oni atendas, ke la projekto sukcesos, kaj ke iom post iom la uzado vastiĝos en tuta Slovakio. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|