PolitikoD. R. KONGOKonga ministro riskas prizonon en BelgioSenkulpaj homoj abundas en kongaj malliberejoj, sed la veraj krimuloj restas liberaj kaj eĉ iĝas ministroj ... Krimulo iĝis ministro pri justicoAlexis Thambwe Mwamba, la konga ministro pri justico, agnoskas, ke li partoprenis en paneigo de aviadilo en 1998. Tiam multaj homoj pereis en la kraŝo. La konga justico protektas krimulojn, sed la belga ne nepre agos same. Belga tribunalo serĉas la ministron pro krimo kontraŭ humaneco. Li estas kulpa pro la detruado, en plena flugo, de la aviadilo Boeing 727 de flugkompanio Kongo Airlines (Kongaj fluglinioj), en kiu estis 50 pasaĝeroj. Ĉi tiu tragedio okazis en oktobro 1998 proksime de la konga urbeto Kindu dum milito kontraŭ la reĝimo de la tiama konga prezidanto Laurent [lorá] Kabila, patro de la nuna ŝtatprezidanto Joseph [ĵozéf] Kabila. La konga justico fermas la okulojnEn D. R. Kongo la justico neniam levis tiun aferon. La familianoj de la viktimoj provis ĉion, por ke la konga justico voku Alexis Mwamba al la tribunalo, sed vane. Neniu instanco konsentis akcepti la plendantojn por ektrakti la juĝaferon. Rezigno kaj forvojaĝo?Ĉar temas pri nekontestebla krimo kontraŭ humaneco, estus bone, ke Joseph Kabila igu la ministron demisii, por eviti la impreson, ke la konga registaro protektas krimulojn. La ministro-krimulo povas iri ĉien, kien li volas – krom al Belgio, ĉar lia vojaĝo tien certe finiĝus en prizono. Serge RUSAKI
korespondanto de MONATO en D. R. Kongo
|