LeterojObama (2)Kun grandega ŝoko mi legis la hontindan artikolon Nifo: Neidentigita Fremda Operaciulo en la Blanka Domo (MONATO 2017/08-09, p. 12), kiu asertas, ke Barack Obama naskiĝis ekster Usono, ne estas civitano kaj eĉ murdis homon! Kial MONATO eldonis tiajn aĉajn mensogojn? Mi komprenas, ke ĉiuj rajtas havi opinion, sed oni ne rajtas akuzi iun pri murdo. Revuo devus diskonigi multajn opiniojn, sed ne devus diskonigi mensogojn kaj konspir-teoriojn. Kutime MONATO tre plaĉas al mi, sed ĉi tio estas granda fiasko kaj fuŝo. Hieraŭ mi diris al mia amiko, ke la revuo estas aboninda, sed nun mi ne certas. Robert NIELSEN
Irlando
|