LeterojIslamano en UsonoPensiga kaj trafa estis la eseo Terorismo kaj identeco de Zlatko Tišljar en la oktobra numero (MONATO 2017/10, p. 16). Li bone priskribis la problemojn de identeco en eŭropaj naciŝtatoj. La usona situacio estas signife malsama pro la enmigra historio de la lando. Multaj usonanoj fieras pri neusonaj prapatroj, sed konsideras sin plenrajte usonanoj kaj plej ofte estas tiel konsiderataj. Kompreneble kaj bedaŭrinde ne ĉiam tielas por (ekzemple) indiĝenoj kaj nigruloj, kiuj plurflanke estas duaklasaj, kaj lastatempe politikistaĉoj atakas islamanojn kaj meksikanojn. Sed islamanoj fojfoje diras, ke pli facilas esti islamano en Usono, ol en multaj aliaj landoj, eĉ islamaj, kaj tre maloftaj estas usonaj islamanaj teroristoj. Bruce SHERWOOD
Usono
|