Spirita vivoRECENZOEmfazo pri la ĝenerala spiritualismoCertan nombron da amikoj ni havas en la kirkoj, certan nombron da amikoj ni havas en la temploj ... Tiu ĉi vorto atingos tiun, kiun mi volas, eĉ se post mil jaroj ... (Ŝams Tabrizi 1185–1248) Belaj vortoj multas en nia mondo, sed belaj agoj malmultas, kaj eĉ pli malmultas homoj, kiuj mem bonfarante bonfarantigas organize ankaŭ aliulojn. Paiva Netto certe estas unu el ili. Persone mi admiras lian persiston antaŭenirigi ne nur la vortigon de bonaj faroj, sed ankaŭ la farigon de bonaj vortoj, ekzemple en Legio de Bona Volo, kiun oni nomas la Esperanto de la religioj. Tie kaj tiele, kaj ankaŭ per similaj aktivadoj, li klopodas trovi vojon al vera homa interkompreno. Tial tre konscie kaj prave li uzigas kaj subtenas Esperanton. La verko bazas sin sur Kristo, plenas de kristanismaj terminoj, sed tio ne ĝenas min, ne-kristanon. Ĉar mi rigardas ĝin kiel kristanan kontribuon al la homara ekumenismo. La terminon la aŭtoro uzas en ĝia origina signifo „laŭcela, aŭ laŭ tutmonda aplikebleco; universala”. Verdire, multfoje interpreteblas Kristo, en lia libro, kiel vastasenca Amo. Ni havus pli belan mondon, se la samo okazus en aliaj religioj. Alia reliefa trajto de la libro estas ĝia emfazo pri la ĝenerala spiritualismo, ke la homo ne estas nur ventro kaj subventro, ke la homo serĉas ian eternecon per siaj internaj intuicio kaj racio. Tian aserton, en tempo kiam regas praktikemo kaj teknologiemo, mi konsideras kuraĝa kaj devenanta de profunda kora kredo. Paiva Netto kredas, ke la vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni. Tiun koncepton mi ŝatas. Ne mirigas min, se du bonfaruloj en du tempoj kaj du lokoj konkludas samajn konceptojn el siaj verŝajne malsamaj kulturoj. La persa poeto Rumi diris: „Amo estas astrolabo de la diaj sekretoj ...” La enciklopedieta citaĵaro, laŭ mi, iom longas. Por mi estis iom temporabe trovi la aŭtentikajn tekstojn de la aŭtoro kaj distingi ilin de tiuj de aliaj. Al la libro ne mankas sufiĉaj biografioj pri menciitoj. Ankaŭ belege elektitaj pentraĵoj pli beligas la bone aranĝitan libron. Aparte laŭdindas la bona esperanta lingvaĵo de la tradukinto. Ĝi estas tute fidinda traduko. Mi rekomendas la libron al tiuj, kiuj emas legi flue-legeblan Esperantan kaj esperantan libron. La literoj, la bildoj kaj la koloroj estas tiom bone aranĝitaj, ke oni ne laciĝas pro la longdaŭra legado. Mi gratulas la aŭtoron, la tradukinton kaj la eldoniston. Paiva Netto: Meditadoj el la animo. El la portugala tradukis Paulo Sergio Viana. 2011. 256 paĝoj. ISBN 978-85-7513-204-3.Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano
Por mendi, iru al la Retbutiko.
|