Moderna vivoSPORTONaĝantino kuraĝaEn aŭgusto 2017 la longdistanca naĝantino Zuzana Jusková (43-jara) fariĝis la unua slovakino en la historio de la sendependa Slovakio, kiu tranaĝis la Manikan Markolon inter Francio kaj Anglio. Ŝi frumatene ekiris de la angla marbordo kaj post 11 horoj kaj 16 minutoj atingis la francan bordon. Tio estas nova slovaka rekordo. Striktaj regulojPor ke la provo tranaĝi la Manikan Markolon estu internacie agnoskita, la slovaka naĝantino devis plenumi striktajn regulojn: Estis malpermesita ajna kontakto kun alia persono aŭ boato; el akompana boato ŝi devis akcepti nur likvan manĝaĵon kaj trinkakvon; fininte la naĝadon ŝi devis surbordiĝi aŭ iri sur rokon, malantaŭ kiu estas nenia akvo; ŝi rajtis uzi nur klasikan bankostumon sen neopreno, okulvitrojn, ĉapon, kaj olei sian korpon kun la celo protekti la haŭton. Julius HAUSER
Slovakio
|