PolitikoAŬSTRIOParlamentaj elektojLa 15an de oktobro 2017 pli ol 6,4 milionoj da aŭstroj rajtis voĉdoni por nova parlamento. La partopreno estis 80,0 %. La venkinto estas la 31-jara Sebastian Kurz [sebástian kurc] de la refreŝigita konservativa Popola Partio ÖVP. Malvenkis la verda partio, kiu sinkis de 12,4 % (24 mandatoj en 2013) al 3,8 %. Ĉar ili ricevis malpli ol 4 % de la voĉoj, ili havas nun neniujn mandatojn kaj ne plu estos en la parlamento. RezultojPopola Partio ÖVP (konservativa): 62 mandatoj (+ 15 kompare kun 2013)
Kandidatis kvar pliaj partioj, interalie la komunistoj KPÖ (malpli ol 1 %, same kiel
en 2013)
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Aŭstrio
|