PolitikoINTERRETOSe ĉino subite malaperas el Fejsbuko ...Per Facebook, oni povas komunikiĝi kun homoj el la tuta mondo, kio alportas al ni diversajn informojn kaj opiniojn. Tio plibonigas nian spiriton kaj manieron de pensado. Sed en Facebook mankas informoj pri multaj ĉinoj, kiuj konsistigas preskaŭ 20 % de la monda loĝantaro. Kial? Unue, Ĉinio mem estas granda lando kun multegaj homoj: 1,4 miliardoj da loĝantoj sur la teritorio de 9,6 milionoj da km 2; do la areo proksimiĝas al Eŭropo, kaj la loĝantaro superas tiun de Eŭropo. Ene de tiom granda komunumo jam estas tro multaj informoj, kiuj altiras la atenton de ĉinoj. Due, de la ĉef-tero de Ĉinio, nome Ĉinio sen Tajvano, Honkongo kaj Makao, oni ne povas rekte viziti la retejon de Facebook. La unua reta letero el ĈinioInterreto atingis Ĉinion antaŭ 30 jaroj. La 14an de septembro 1987, ĉina sciencisto emocie sendis la unuan retan mesaĝon al Germanio: Across the Great Wall we can reach every corner in the world (trans la Grandan Muron, ni povas atingi ĉiun angulon en la mondo). Tiu sciencisto certe ne atendis, ke la ĉinoj estos baritaj pere de la nova Granda Muro, kiu estas kvazaŭ Berlina Muro de Interreto. Obstinaj barojPor bari la informojn en Interreto el aliaj ŝtatoj, kiujn la partio opinias malutilaj, la registaro blokas multajn eksterlandajn retejojn. Fakte, Google, Facebook, Twitter, Youtube kaj multaj aliaj famaj retejoj, ne estas viziteblaj el Ĉinio. La antikva Granda Muro estis konstruita por rezisti al la agresado de nomadoj. Nun la muro en Interreto ekzistas por bari informojn el Okcidento. ArtifikojNur spertaj homoj povas viziti tiujn retejojn, ĉar tio postulas komputilajn artifikojn kaj eventuale kroman elspezon. Oni uzas senpagajn programojn aŭ aĉetas servojn, ekzemple, virtualan privatan reton (angle VPN, Virtual Private Network), por rigardi la eksteran mondon. Tion oni nomas „transiri la muron”. Tamen tiaj komputilaj programoj kaj servoj tre ofte estas blokataj. Tial artifikoj uzitaj dum kelkaj monatoj ĉesas funkcii, kaj la uzantoj devas serĉi novan programon aŭ atendi ĝisdatigon de la ekzistantaj. Se iu ĉino subite malaperas, kaj ne plu respondas al vi, bonvolu ne plendi pri lia foriro sen adiaŭo. La plej ebla kaŭzo estas misfunkciado de la programo, kiun li uzis por havi kontaktojn trans la muron. Kion eblas fari?Nun eĉ la servo por transsendi retmesaĝojn pere de Google (gmail) estas neuzebla en Ĉinio, kaj oni ne scias, kiuj aliaj retaj servoj estos malpermesitaj. Do estas plej bone, ke oni konservu ne nur unu retan adreson, por teni la longedaŭran komunikadon kun ĉinoj en la reta epoko. SOLIS
korespondanto de MONATO en Ĉinio
|