Moderna vivoITALIOMituloj liberigitajPli ol 20 tunoj da vivaj marfruktoj estis trovitaj komence de aŭtuno 2017 en fridkamiono kun bulgara numerplato, en la haveno de Bari, ĉefurbo de la sud-itala regiono Apulio. Ne troveblis ia ajn informo utila por ekscii ilian devenon. La inspektoroj de tiu ĉemara urbo denuncis la ŝoforon kaj la nekutimaj „kaŝ-pasaĝeroj” estis konfiskitaj kaj reĵetitaj maren. Al la ŝoforo de la kamiono (samkiel al la eksportanta kompanio) oni aljuĝis monpunon de 6000 eŭroj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio
|