LeterojKoŝmaro de kontraŭatakoInformplena kaj pensiga estas la opinio de Xavi Alcalde (MONATO 2018/03, p. 9-10 (2018/012185.php)). Ni pagas imposton kaj tenas armeon kaj policon, por ke ili protektu nin. Se ni mem devas protekti nin per pafiloj, kiel utilas polico kaj eĉ ŝtatoj? Verŝajne multaj usonanoj, kies prapatroj forprenis teron de la indiĝenoj per pafiloj, estas ankoraŭ obsedataj de koŝmaro de kontraŭatako kaj memdefendo. ISIKAWA Takasi
Japanio
|