Moderna vivoITALIOLoĝeja posedo - itala obsedoLa pasio de la itala loĝantaro pri „brikoj” ja ne estas lastatempa novaĵo. La inklino de la italoj havi sian loĝejon estas sufiĉe renoma kaj pli kaj pli kreskas. Tamen povas surprizi freŝa statistiko, laŭ kiu el cent italaj civitanoj okdek posedas nuntempe sian propran loĝejon; nur dudek luprenas iun. Temas pri la plej alta procentaĵo en Eŭropo, kie loĝejon posedas 52 % de la germanoj, 64,6 % de la britoj, 64,3 % de la francoj kaj 75,5 % de la belgoj. Ĉiujn ĉi donitaĵojn sciigis, komence de marto 2018, la tiel nomata „Raporto Coop 2017”. Loĝejoj fariĝis malpli multekostajEn la lastaj du jaroj cetere, paralele al la laŭgrada eliro el la ekonomia krizo, kiu frapis la landon ekde 2008, malkreskis la nombro de jarenspezoj necesaj al unuopa italo por la aĉeto de loĝejo. En Romo en 2015 fakte necesis 8,9 jarenspezoj, dum nun la koncerna nombro malsupreniris al 6,8. En Milano (norda Italio) homoj iam bezonis 9,7 jarenspezojn, sed nun apenaŭ 7. En Florenco ne plu estas postulataj 8,6 jarenspezoj kiel pasintece, sed nur 5,5. En 2019 okazos 600 000 transakcioj por aĉeti aŭ vendi loĝejon. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|