LeterojNe brita sed danaGarbhan MacAoidh (MONATO 2018/05, p. 8-9 (2018/012220.php)) malpravas, dirante ke la lasta caro de Ruslando estis nepo de la brita reĝino Victoria. Tio estas tre ofta eraro. Fakte, li kaj la „fratosimila” Georgo la 5a estis nepoj de la dana reĝo Kristiano la 9a. Tamen, la edzino de la lasta caro ja estis nepino de Victoria ... Martin PURDY
Nov-Zelando
|