|
Leteroj
Venkis la brazila Trump
Ne nur mi kaj multaj brazilanoj, sed ankaŭ multaj aliaj homoj tutmonde bedaŭras la
venkon de Jair Bolsonaro. Eble ni havos multajn problemojn rilate mediajn aferojn
kaj socian politikon. Mi bezonos kelkajn artikolojn por klarigi, kial politikisto
tiel polemika havis tiom da voĉdonantoj. Kiel mi diris en MONATO (numero 10, p. 9 (2018/012301.php)), li eble ne venkos. Mi provos klarigi mian vidpunkton poste. Nun mi nur bedaŭras.
Sidney Carlos PRAXEDES
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 5.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07
|
|