LeterojIndiĝena kulturo detruota?En Brazilo ekde nun la ministerio pri agrikulturo demarkacios indiĝenajn regionojn. Ĝiaj interesoj preskaŭ ĉiam kontraŭstaras tiujn de konservado. Laŭ Jair Bolsonaro, la prezidanto de Brazilo, estas problemo, ke ankoraŭ ekzistas protektataj indiĝenaj regionoj, ĉar ili estas maldense loĝataj. Li ne rimarkas, ke la vivkutimoj de ĉi tiuj popoloj tre diferencas de tiuj, kiuj loĝas en urboj. Fakte, la decido baziĝas sur ekonomiaj interesoj de agrikulturistoj. La prezidanto ankaŭ parolas pri integriĝo de la indiĝenaj loĝantoj al urboj. Ĉi tio signifas detrui la kulturon de ĉi tiuj popoloj, inkluzive arton, lingvon, manĝkutimojn ktp. Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo
|