MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Trankvile gustumu tiun ĉi filozofon

Kiu ne esperas la neespereblan, ne trovos ĝin. 1

Heraklito ofte nomiĝas „la obskura” aŭ „la nekomprenebla”, sed nepre li restas fascina.

André Cherpillod, laŭ propra aserto neestante kapabla traduki Herakliton el la greka originalo, uzis plurajn diverslingvajn tradukojn por el tiuj distili sian propran version. Tiun metodon tre saĝan siatempe ankaŭ mi uzis por mia versio de la Evangelio kopta laŭ Tomaso. Kaj la rezulto, kiun en tiu ĉi libreto li prezentas, pravigas lian elekton.

Cherpillod kompreneble uzis fakulojn al mi nekonatajn, nuntempajn, dum siatempe por mia propra La fragmentoj de Heraklito 2 mi uzis precipe la tekstfragmentojn en la eldono de Bruno Snell, München-Zürich, 1983.

La eldonon de kolego-tradukisto Cherpillod mi senhezite juĝas pli bona ol mian propran: unue senambigue li komencas per prezentado de sia labormetodo, due li aldonis enkondukon sufiĉe ampleksan.

Liaj gvidantoj proponis al li iun sistemigon en la fragmentoj, kio montriĝas tre bona sugesto: nun kun pli da profito oni povas gustumi la spicaĵojn de Heraklito.

Paĝo 7, ĉe I. La stulteco de la homoj kaj iliaj pensomajstroj: „La surdeco de la homoj al la Diskurso”. La nocio „diskurso” por france-parolantoj nepre estas konata, sed en tiu ĉi traduko el tiel fora epoko ĝi impresas al mi tro filozofi-fakule; mi mem miatraduke preferis – kaj nepre restas ĉe tio – la multe pli simplan „parolo”.

Paĝo 8 sube. „Ĉio estiĝas el konfliktoj” estas unu el liaj ĉefaj instruoj – kiel ofte en nia realo tion ni rekonas ankoraŭ nia-epoke! Estas granda plezuro mediteme ree tralegi tiujn saĝaĵojn!

Paĝo 11 supre. Kelkfoje mi simple povas nur miri, ekzemple kiam en numero 52/49 la teksto, kiun mi konas jam de jaroj kiel „Unu por mi valoras dek mil, / kiam li estas la plej bona”, subite daŭras plu per aserto, ke „tiuj nenombreblaj estas malpli ol nenio” – la enhavon kaj la intencon mi komprenas, sed siatempe tiu saĝaĵo simple mankis ankoraŭ ...

Restas al mi mirige, kiel malmulte ŝanĝiĝis la homaro post tiu fora periodo, kiam mi legas en paĝo 11: „Koncerne la multajn mortemulojn, / ili satiĝas kiel brutoj, per ventro, kaj sekso, / kaj aferoj malnoblaj por ilia plezuro” (53/29).

Paĝo 11. Mi bedaŭras, ke eraron mi trovis en la rakonto pri la efezanoj plenkreskaj: „ilin ekzilis la plejvalora Hermodoro” devas esti „ili ekzilis la plejvaloran Hermodoron”.

Al ĉiu senhezite mi povas rekomendi tre trankvile, kvazaŭ gustumante, ektralegi tiujn ĉi citaĵojn de tiu tre granda antaŭsokrata filozofo. Ĝuu ĝin!

1. Fragmento B 18.
2. VoKo-kajero 6, 1990.
Gerrit BERVELING
André Cherpillod: Heraklito la Efezano – hipoteza rekonstruo de lia libro. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2019. 27 paĝoj, vinktita. ISBN 978-2-36620-055-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07