LibrojLa hungara ne estas facilaMarc Vanden Bempt verkis ĉi tiun grandformatan manlibron pri la hungara gramatiko en la sama maniero, kiel antaŭ dek jaroj pri la litova (Marc Vanden Bempt Litova lingvo per Esperanto-okuloj, 2005). Unu post unu, ĉiuj aspektoj de la gramatiko estas traktataj metode kaj detale. Ĉi tiu libro ne estas lernolibro, ĝi ne konsistas el lecionoj kun tekstoj kaj ekzercoj. Ĝi estas iuspeca manlibro, bona helpilo por instruistoj de la hungara. Ni imagas, ke korektante erarojn de lernantoj instruisto ofte povos diri: „Rigardu tiun kaj tiun paĝon en la gramatiko de Marc Vanden Bempt.” Ŝajne por tio la manlibro taŭgas pli bone ol por memlernado. Kompaktaj tabelojKelkaj informoj povas facile esti prezentitaj kompakte. Ekzemple, sur paĝo 9 ni legas, ke la hungaran literkombinon „cs” oni prononcas kiel „ĉ”, „ly” kiel „j”, „s” kiel „ŝ”, „sz” kiel „s”, „zs” kiel „ĵ”, „dz” kiel „dz”, „dzs” kiel „dĵ”, „gy” kiel „dj”, „ny” kiel „nj”, „ty” kiel „tj” (ĉiuj kvazaŭ unusone). Sur paĝo 13 ni lernas, ke por elekti ĝustajn finaĵojn la hungara vokalharmonio distingas tri klasojn de vokaloj: „a”, „á”, „o”, „ó”, „u”, „ú” estas malaltaj vokaloj; „e”, „é”, „i”, „í” estas nerondaj altaj vokaloj; „ö”, „ő”, „ü”, „ű” estas rondaj altaj vokaloj. La aŭtoro atentigas, ke la streketoj „ne signas akcenton aŭ emfazon, sed la longecon de la vokaloj”. La manlibro enhavas plurajn utilajn tabelojn. Ekzemple, la uzado de la difina kaj nedifina konjugacioj estas tre bone klarigita kaj aldone koncize prezentita per superrigarda tabelo kun 42 ĉeloj (sur paĝo 65). Pri konjugaciitaj verboj Marc Vanden Bempt donas klaran skemon. (Estus tre utile havi similan superrigardan skemon ankaŭ pri substantivoj.) Longaj listojTamen, bedaŭrinde, ne ĉiuj informoj povas esti prezentitaj dense. Grandan parton de la libro plenigas ne kompaktaj tabeloj, sed longaj listoj. Ekzemple, neregulaj verbokonjugacioj okupas 25 paĝojn, kaj listoj de vortderivaj prefiksoj kaj sufiksoj okupas 23 paĝojn. 50 paĝojn plenigas temaj vortlistoj, ekzemple, pri kemio, geografio, ekonomio, vetero, plantoj kaj bestoj, sano, manĝado, emocioj, sensoj, trafiko ktp. Troviĝas ankaŭ aparta listeto kun vortoj similaj al esperantaj (kun atentigo, ke „la akcento ankaŭ ĉe internaciaj radikoj en la hungara senescepte frapas la unuan silabon”), ekzemple „abszolúte”, „album”, „aszfalt”, „autentikus”, „fantázia”, „kolbász”, „kontaktus”, „szalámi”, „szituáció”. Fine de la libro troviĝas tre utila alfabeta vortareto, kiu enhavas ĉiujn vortojn el la tabeloj tra la libro, sed aldone ankaŭ 2000 plej ofte uzatajn vortojn de la hungara. Ni dezirus diri, ke la manlibro estas libera de tajperaroj, sed, bedaŭrinde, tio ne estas realo; ni trovis relative multe da ili en la Esperanta teksto. Sed tio ne malgrandigas la utilon, kaj ni vere ĝojas, ke inter esperantlingvaj lingvistikaj libroj nun estas libro pri la hungara. Anna kaj Mati PENTUS
Marc Vanden Bempt: Hungara lingvo: gramatiko per esperantaj okuloj. Eld. FEL, 2015. 314 paĝoj, glue bindita. ISBN 978-90-77066-53-9.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|