Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Resonanta kaj labirinta poetino dulingva

Ĉiu esperantisto scias, ke nia literaturo multon ŝuldas al tradukado: ekde niaj unuaj momentoj tradukado de majstroverkoj de nacilingvaj literaturoj reprezentas grandan proporcion de esperantaj legaĵoj. Tio pensigos nin pri la eblo trovi, en Esperanto, se ne abundan, do almenaŭ interesan verkaron pri la arto, aŭ scienco, traduki. Malgraŭ tio, estas iom konsterne konstati, kiom malmulte niaj eminentuloj okupiĝis pri konstruado de iu esperantlingva „Teorio de tradukado”: maloftas ĉe ni ne nur tradukoj de referenc-verkoj pri tiu por ni grava temo, sed ankaŭ mankas verkoj tuŝantaj la temon laŭ strikte esperantlingva vidpunkto.

En la korpuso de „Teorio de tradukado” unu el la hodiaŭ plej valorigitaj temoj estas tiu de „memtradukado”. Tio estas, tradukoj aŭ (pli ĝuste estus diri) versioj faritaj de la aŭtoro(j) mem. Por lingvisto aŭ tradukisto tiuj verkoj ebligas analizi, kun malofta klareco, la mensajn procezojn kaj de la aŭtoro kaj de legantoj de ties (sama?) verko en malsamaj lingvoj.

Sekve oni facile komprenas la intereson, kiun Chien de feu/Fajra hundo, poemlibro de Marie-France Conde Rey, vekus en tiu menciita grupo. Ĉar ŝia libro estas dulingve (france kaj esperante) verkita, ŝiaj poemoj estas per diversaj rimedoj kaj elturniĝoj tradukitaj/adaptitaj/reverkitaj de ŝi mem el unu al alia lingvo; kio signifas, ke origine franclingvaj poemoj estis esperantigitaj, kaj inverse. Tio estas, en si mem, ja malofta evento en ajna literaturo; tamen ne pro tio malpli interesa fenomeno, kiu, se ĝi estus okazinta en lingvo monde pli disvastiĝinta ol la nia, certe, altirus multe pli da atento.

Tamen estas tempo demandi: Kaj la poemoj, ĉu ili estas allogaj, interesaj, bonaj, aŭ ĉu oni aĉetu la libron nur por kunlabori kun niaj movadaj eldonejoj? Responde oni devas dekomence diri, ke la respondo dependos de la vidpunkto alprenita: se oni taksas la poemojn pro ilia enhavo, formo, (bel)soneco ktp, oni certe atingos malsimilajn konkludojn.

Ja la poemoj belsonas en Esperanto kaj en la franca (kvankam mi ne estas franclingvano, mi iomete konas tiun lingvon), kaj oni perceptas en ili la zorgemon de la aŭtorino rilate al sia memtraduka tasko. Tamen ĉar oni povas kompari, oni devas ja agnoski, ke ne ĉiam ŝi atingis veran ekvilibron inter la du versioj: inter ili estas ioma ŝanceliĝo, kaj kelkaj ideoj, rimoj, frazkonstruoj sonas multe pli bone en unu ol en la alia lingvo.

La versformo de la poemoj estas tre interesa, ĉar Conde Rey bonege regas tiun arton: sonetoj, kvarversoj, liberversoj, ĉiuj oftaj strukturoj de la poezio estas en ŝia verko bone reprezentataj. Kaj estas interese analizi, ke kelkfoje ŝi uzas diversajn formojn laŭ la lingvo de la versio. Tio estas, ŝi bone scipovas adapti sian verkon al la postuloj de ĉiu el la lingvoj, en kiuj ŝi poeziumas.

La libro dividiĝas en kvin partojn, kies centraj temoj estas ja malsimilaj kaj en kiuj estas malsimilaj kvantoj da poemoj, kaj jen ni alvenas al la plej diskutveka punkto en la tuta libro: la ĉeesto de kelkaj ideoj. Kiam oni legas la poemojn, oni en diversaj poemoj rekonas ideojn, esprimojn, frazerojn, kiujn oni jam aŭdis aŭ legis aliloke. Neniel temas pri plagiato, mi certas pri tio. Sed estas ofta afero, ke poetoj „purigas” siajn mensojn, metante surpaperen multon el tio, kio al ili kaŭzis iun impreson. Tiu procedo, simila al vakuigo de „mensaj tirkestoj”, estas multe pli ofta, ol ni pensas, ĉar ĝi estas mem parto de la maturiĝa procezo de la verkisto, kiu ne ĉiam konscias mem pri tio. Kaj certe, ĉar la poemoj estis verkitaj en diversaj momentoj, sed eldonitaj kune en sama volumo, tiu fakto montriĝas pli klare ol en verkoj kun pli strikta tempolimo inter verkado kaj publikigo.

Oni tamen ne pensu, ke tio estas kritiko aŭ malplivalorigo de la poemoj. Unue, ĉar, kvankam absoluta noveco estas alstrebinda celo, la okcidenta literaturo delonge konstruiĝas sur referencado al aliaj verkoj, tiel ekde la tempo de Homero tio ne plu estas problemo, ĉar estas neeble esti centprocente nova en tiu kampo. Due, ĉar tio donas al la versoj de Conde Rey certan intimecan tonon, kiu igas, ke oni rekonu, tie kaj tie, ombrojn de aliaj poetoj, lirikistoj, muzikistoj ktp. Kaj tio estas komfortiga sento, eĉ pro la fakto, ke tiuj „eĥoj” estas ne nur de franclingvanoj, sed el homoj verkintaj en ĉiuj grandaj literaturoj: estas tie Baudelaire kaj Heredia, Rimbaud kaj Henri Salvador, sed ankaŭ Fernando Pessoa kaj Teresa de Ávila, inter aliaj, kiujn alilingvaj legantoj kapablos trovi.

Ne nur pri referencado oni devas ja paroli: Conde Rey ankaŭ bonege scipovas „kudri” siajn poemojn inter si. Kelkfoje la poemoj rilatas unu al la alia, ĉu en klara kaj simpla maniero, ĉu en same klara, sed iom labirinta; ekzemple, per la sama idefluo. Krome, tiu labirinteco estas la plej signifa kaj individua trajto de la poemoj de Conde Rey, kies interpretado postulas de ni ne la kapablon elkriptigi enigmojn, sed simple atentan legadon.

Kaj ĝuste por pli bone kaj atente legi, ne devas vi, la legonto, okupiĝi pri la „arĥeologio” de la poemoj mem, ĉar por tio estas jam tedaj recenzistoj kaj lertaj kritikistoj. Prenu vi ĵus preparitan tason da kafo, komforte sidiĝu kaj legu kaj ĝuu la poemojn de Conde Rey, unue en ilia esperanta versio, poste, se vi ne estas ankoraŭ satigita, vivu la aventuron interpreti ilin ankaŭ en la franca: vi ja ne pentos pri tio.

Fernando PITA
Marie-France Conde Rey: Chien de Feu / Fajra hundo. Eld. Ĉarenta Esperanto, Angoulême, 139 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-2-9531308-2-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07