MedioINDONEZIOPlasto mortigasPreskaŭ ses kilogramoj da plastaĵoj kaj rubaĵoj estis trovitaj en la stomako de kaĉaloto, kiu mortis sur la strando de Wakatobi, sud-orienta Sulavesio, Indonezio. Oni trovis malmolajn plastaĵojn (140 g), plastajn botelojn (150 g), plastajn sakojn (460 g), plastajn sandalojn (270 g), erojn de ligno (740 g), plastajn glasetojn (750 g) kaj plastajn ŝnurojn (3260 g). Kvankam oni ne certas pri la kialo de la morto, oni kredas, ke ĝi estas la konsekvenco de englutado de plastaĵoj. RubaĵoLaŭ raporto de Ocean Conservancy kaj McKinsey Center for Business and Environment (2015), pli ol duono de la rubaĵoj en la maro devenas el nur kvin landoj: Ĉinio, Indonezio, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio. Laŭ studo de Jambeck k.a. (2015), Indonezio produktas jare 3,22 milionojn da tunoj da plasta rubo, kiu finiĝas en la maro. Indonezio ja ĝuas kreskantan ekonomion, kiu kaŭzas kreskantan konsumadon. Bedaŭrinde, la kreskantan ekonomion ne akompanas bona regado pri rubaĵoj kaj konscio pri medio. La finrezulto estas kreskanta uzado de plasto, kiu aldonadas plastan rubon en la maron. KonscioLa mortinta kaĉaloto malfermis la okulojn de multaj indonezianoj. Nuntempe la konscio pri medio ja multe kreskis. Nun oni povas facile trovi neplastajn trinkŝalmojn por plurfoja uzado, kaj en multaj restoracioj oni havas kampanjojn por malpliigi la uzadon de plastaj ŝalmoj. Oni ankaŭ komencas aliajn kampanjojn por malpliigi plastorubon: uzado de persona manĝujo anstataŭ unufoje uzata manĝujo, kiam oni preferas preni la manĝaĵojn kun si kaj manĝi ekster la restoracio, biomalkomponado kaj aliaj kampanjoj. Oni komprenas ankaŭ, ke rubaĵoj ja malbeligas la medion. Oni konas Indonezion kiel belan landon, kie oni povas ĝui belajn pejzaĝojn aŭ naĝi en la bela maro. Certe, neniu volas ke la beleco de Indonezio estu detruata pro plasto. Tial, ankaŭ vojaĝemuloj kampanjas pri protektado de la medio. Syauqi STYA LACKSANA
Indonezio
|