Antaŭ 40 jarojKonkurso por grizulojEl MONATO 1980/01, p. 15: La historiaj libroj estas plenaj de faktoj, datoj kaj eventoj. Sed nur malofte ili donas respondon al la demando: Kiel vivis la homoj tiutempe? Kiuj estis la ĉiutagaj zorgoj, problemoj, ĝojoj, distroj, laboroj, manĝoj? Jen breĉo, kiun povas plenigi vi kaj tiel konservi por postaj generacioj valorajn detalojn el la historio. Tial MONATO apelacias al ĉiuj grizharuloj (ankaŭ kalvuloj, kompreneble!) skribi siajn memorojn. Ni estas certaj, ke ili estos minimume same legindaj kiel la memoroj de usona eksprezidanto Nixon [Niksn] kaj aliaj eminentuloj. La plej bonaj verkoj aperos en MONATO. Kompreneble ni pagos por ĉiu publikigita verko honorarion. Do ek al la laboro! Kondiĉo: nur tajpitaj manuskriptoj estas akceptataj; se vi mem ne posedas skribmaŝinon, vi certe trovos amikon aŭ konaton, kiu helpos vin. sm
|