Monato sin prezentasAlberto García Fumero(redaktoro de la rubriko „Spirita vivo”, Havano, Kubo) Dum dudek kvin jaroj mi estis instruisto: unue pri kemio, kaj poste pri informadiko. Nun mi laboras kiel programisto en entrepreno. Kun la paso de la jaroj mi magistriĝis pri perkomputile helpata instruado kaj fariĝis licenciulo pri sciencoj de la religioj. Esperanton mi lernis en 1980, sed vere nur post 1990 mi havis tempon serioze okupiĝi pri ĝi. Poste mi aŭdacis kontribui al Kontakto (dankon, Francisko Veuthey!) kaj, kuraĝigite de la karmemora William Auld, ankaŭ al MONATO. De tiam ĝi fariĝis por mi fenestro al la tuta mondo. Imagu do, se vi povas, kia plezuro estas aparteni al la nuna teamo.
|