MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Estimataj gelegantoj,

kiam en 1980 kun helpo de Torben Kehlet mi fondis ĉi tiun magazinon, mi estis 40-jara. Nun MONATO mem plenumis sian 40an jaron, kaj mi do eniras mian 80an. Mi miras pri ambaŭ konstatoj, ĉar ke mi, milit-infano kun gravaj postmilitaj malsanoj (precipe pulma tuberkulozo kaj difterio) supervivos miajn familianojn kaj nun atingis tiun grandan aĝon, neniu povis esperi. Simile ne estis tre probable, ke nia magazino eltenos tiom da jaroj.

Eldoni tian revuon senprecedencan ja estis sufiĉe riska ago. Neniu povis scii, kiel reagos la merkato. Por sondi la ŝancojn, mi lanĉis antaŭe magazinon SEMAJNO kaj spertis, ke la intereso ne estas sufiĉe granda por eldoni ĝin konstante. Post tiu fiasko la eldonisto Kehlet proponis al mi aperigi magazinon monatan. Mi estis skeptika, precipe ĉar laŭ mi ĝi ne povas esti aktuala. Sed Torben persvadis min precipe per la argumento, ke ne mi sed li portas la financan riskon. Post kelkaj numeroj mi konstatis, ke eblas periodaĵo relative aktuala, kaj kiel ni vidas, Torben Kehlet pravis. MONATO havis dekomence sufiĉan nombron de abonantoj, kaj tio validas ĝis hodiaŭ.

Kaj ĝis hodiaŭ validas la principoj, sur kiuj ni fondis tiun ĉi unikan magazinon: precipe gravaj estas sendependeco kaj la „landa principo”, laŭ kiu ne eksterlandaj korespondantoj sed aŭtoroj loĝantaj en la koncernaj landoj raportas pri siaj ŝtatoj. Krome gravas, ke aperas ne tradukoj sed nur originale en Esperanto verkitaj artikoloj. Tiusence do ĝi ja estas ankaŭ Esperanto-revuo, tamen ne movada; nova estis la vasta gamo de temoj ĉiukampaj. Kiam post kelkaj jaroj Kehlet retiriĝis kaj Flandra Esperanto-Ligo (FEL) eldonis la magazinon, mi ricevis de FEL la daŭran garantion por sendependeco, kvankam ĝi ja estas movada organizaĵo.

Dum do tiuj trajtoj validas ankoraŭ nun, nia magazino dum tiuj 40 jaroj kompreneble multfacete ŝanĝiĝis. Unuavide frapas alia aspekto kompare al la unuaj numeroj kun longaj tekstoj kaj nigrablankaj fotoj: nun abundas koloraj bildoj kaj tekstoj estas ofte tre koncizaj. Sed ankaŭ enhave ĝi multe diferencas kontraste al la komenco, kiam ni havis multajn regulajn rubrikojn, ekz. satirojn, kuirreceptojn, enigmojn, porinfanajn artikolojn ktp. Pripolitikaj tekstoj cedis al pli distraj temoj. Tio tamen estas ĝenerala tendenco en ĵurnalismo tutmonde, kion do spegulas ankaŭ MONATO. Estus strange, se ĝi ne sekvus tiun modernan vojon de komunikiloj.

Alia evoluo en ĵurnalismo tamen kaŭzas zorgojn al mi: la abundaj informoj per tielnomataj sociaj komunikiloj, kies enhavon oni ofte ne povas kontroli. Sed ankaŭ seriozaj ĵurnalistoj ne povas neglekti ilin kaj do facile povas iĝi viktimoj de fals-novaĵoj, kies fontoj nur ŝajne estas fidindaj. Bonkvalitaj periodaĵoj tial havas faktokontrolantojn, kaj ekde nun ankaŭ en nia redakcio aktivos koncerna kunlaboranto. André Ruysschaert, kiu jam antaŭe fojfoje atentigis nin ĝustatempe pri redakta miso, ekde tiu ĉi numero asistos la redaktorojn per la kontrolado de faktoj.

Kiun estontan sorton havos MONATO? Multaj periodaĵoj intertempe transiras de presita al cifereca formo. Ni ne havas problemon tiurilate, ĉar jam delonge nia magazino estas legebla ankaŭ ekrane. Mi persone esperas, ke mi povos ĝui ĝin sur papero ĝis mia morto ...

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07