MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Monato sin prezentas

Andrej Peĉënkin

(lingva revizianto, Rostovskaja Oblast, Rusio)

Mi estas ruso, naskita en Sovetio, nun loĝanta en suda parto de Ruslando, iam profesia instruisto de fremdaj lingvoj kaj longdaŭra tradukisto, ĉefe pri la angla. Nun preskaŭ 60-jara (pri la aĝo mi ne pensas).

Krom la honoro kontribui reviziule al MONATO, mi jam la trian jaron partoprenas en la projekto de Esperanto-versio de Unesko-Kuriero.

Lingvema, mi aliĝis al Esperanto en 1973, mem 13-jara, trovinte en libroŝranko ial neviditan antaŭe broŝuron el 1957 de Andrejev (eldonitan por la tiama „Tutmonda festivalo de gejunularo kaj studentoj”, jardekojn post la preskaŭ totala elimino de esperantistoj) kun priskribo de la lingvo kaj modesta vortareto. Eble du semajnojn antaŭ tiu eventego mi legis en loka ĵurnalo pri la lingvo kaj iu regiona renkontiĝo de ties uzantoj. Malfermonte la broŝuron mi solene diris al mi, ke jen estas tio, kio nepre fundamente influos mian tutan vivon. Ĝuste tiel okazis.

Dum ses jaroj mi estis sola, nur poiomete ekhavante eblojn aboni al, ĉefe, eksterlandaj Esperanto-periodaĵoj. La miraklo de Pola Radio en Esperanto (kies kurtondajn programojn malfortsignalajn mi penegis aŭskulti kaj kies redakcio abunde provizis min per presaĵoj legaj) grave kontribuis al mia kompreno, ke ja ekzistas la komunumo.

Sekvis, finfine, ebloj konatiĝi kun samlingvanoj – dum renkontiĝoj kaj „tendaroj”, dum la unua el kiuj mi konatiĝis kun mia estonta edzino, ĉe kiu mi post miaj universitataj studoj iris vivi en Siberio.

Mia konvinko, ke la Esperanto-kulturon nutru literaturo kaj seriozaj aktualaj tekstoj, restas. Min ĝis nun ravas la lingvo mem, ĝia glora kaj malfacila historio. Mi ĝojas trovi novajn homojn, kiuj kreas kaj portas valorojn, kaj kunfari ion interesan en Esperantujo. Iam mi arde subtenis Raŭmismon, sed nun ŝajnas al mi, ke nia kara afero jam evoluas en ion plian. Nur ĝoji pri la ekzisto de „Esperantujo” (kun ties kluboj, kongresoj) ne sufiĉas (estas granda temo). Kaj mi ne dubas, ke Esperanto nepre postvivos la jaron 2045. Ĝi jam ne bezonas mitojn. Sed tio dependas de ĉiu el „ni” aparte. Floru miliono da floroj, kaj ni ĉiuj estu atentaj unu al la alia.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07