LeterojAfabla akceptoPost la apero de la artikolo La plej maljuna ministo (MONATO 2019/08-09, p. 7-8) mi rekontaktis la pranepojn de tiu ministo. Ili akceptis min afable. Mi multe substrekis la rolon de Esperanto kaj donacis al ili du po unu ekzempleron de nia magazino (kun tradukaĵo francen de la artikolo pri paĉjo Bruas). Ili estis iom fieraj, ke la memoro de ilia praavo aperas ne nur en la franca, sed sur iom internacia skalo. Pierre GROLLEMUND
Francio
|