Moderna vivoINTERVJUOStrigo, ĉu nova pacsimbolo?Mireille Grosjean intervjuas profesoron Alexandre Roulin el la universitato de Lausanne, Svislando, fakulon pri bestokonduto.
MONATO: Unue en la antikva Greklando strigo estis simbolo de saĝeco. En la mezepoko ĝi ligiĝis al sorĉistoj, kaj oni abunde mortigis ĝin. Kio pri ĝi en la 21a jarcento? Kiel oni nun konsideras ĝin? Roulin: La konsidero de la homoj al strigoj evoluis tra la tempo. Strigo estis simbolo de saĝeco en la antikva Grekio, sed fojfoje ĝi estis malfavore konsiderata. Tio dependas parte de tio, kiuj popoloj estris la mondon. Grekoj ŝatis strigojn, romianoj ne tiom. Kiam la otomanoj invadis parton de Eŭropo, oni forgesis ilin. Fine de tiu otomana minaco reaperis strigoj kun malfavora konotacio. Nun de ne-longa tempo oni konsideras ilin favore pro sciencaj esploroj, kiuj montras la utilecon de tiuj rabobirdoj en la vivo de kamparanoj. Strigoj ja manĝas diversajn musojn kaj aliajn ronĝulojn.
MONATO: Kiel oni uzas strigojn por forigi musojn? Roulin: Strigoj manĝas ronĝulojn, kiuj estas plago por kamparanoj. Por lukti kontraŭ ronĝuloj la kamparanoj kutime dissemas venenan substancon, kiu mortigas la ronĝulojn same kiel iliajn ĉasantojn, predantojn, ĉar tiuj lastaj manĝas la venenitajn musojn. Ekde tiu malkovro ni provas motivi la kamparanojn uzi la servojn de strigoj anstataŭ dissemi venenon.
MONATO: En kiu mondoparto vi laboras kun kamparanoj per tiu metodo? Roulin: Ni laboras en regiono okcident-azia, kun israelanoj, palestinanoj kaj jordanianoj. Unue israelanoj komencis labori per la helpo de strigoj, metante nestojn por subteni la reproduktadon, poste tiu maniero etendiĝis al Palestino kaj Jordanio. Tio kreas dialogon inter tiuj etnoj.
MONATO: En kiuj mondopartoj, kie la ronĝuloj vere ĝenas la laboron de kamparanoj, oni povus labori per tiu strategio? Roulin: Ĉie, kie strigoj vivas. Tio jam okazas en Usono, en Venezuelo, en Indonezio kaj aliloke. Oni povus fari tion ankaŭ en multaj aliaj lokoj. Nepras trovi surloke bonvolajn homojn por konkretigi tiajn projektojn.
MONATO: Se tiu laboro per strigoj vere helpus solvi konfliktojn, oni povus konsideri ilin pacosimboloj. Roulin: Estas facile kompreni, ke tia projekto ebligas dialogon inter diversaj komunumoj. La rezultoj estas evidentaj, kaj ili anoncas esperon, ke tiuj noktaj rabobirdoj fariĝos pli simpatiaj. Eĉ se ili ankoraŭ estas konsiderataj malfavore, strigoj ne lasas iun personon indiferenta. La simbolo estas forta, la agado estas novstila kaj esperoportanta. Do strigo estas perfekta pacambasadoro. Mireille GROSJEAN
korespondanto de MONATO en Svislando
Se vi povas imagi lanĉi tian agadon en via regiono, bonvolu skribi al la aŭtorino mirejo.mireille@gmail.com.
|