TurismoIRLANDOGalway: Eŭropa ĉefurbo de kulturo 2020Dum la jaro 2020 unu el la du eŭropaj kulturaj ĉefurboj estas la irlanda Galway [golŭej] (gaele: Gaillimh [galjiv]). Ĝi situas en okcidenta Irlando ĉe la enfluejo de la rivero Corrib [korib] en la Atlantikan Oceanon. Laŭ la lasta popolnombrado en 2016 ĝia loĝantaro estas 79 834 (la sese plej loĝata urbo en Irlando). Galway havas jaktejon, kie ankriĝas luksaj barkoj el diversaj landoj, kaj havenon, el kiu oni povas vojaĝi perŝipe al la Aran-insularo. Galway estas la ĉefurbo de gaela Irlando. Pro ties universitato, vidindaĵoj, vigla kaj gaja atmosfero, la urbo allogas junulojn kaj pliaĝulojn. Somere estas multege da turistoj sur la pitoreskaj urbaj stratoj kaj stratetoj, kie aŭdiĝas ne nur la angla kaj la gaela, sed ankaŭ multaj fremdaj lingvoj. Promenadi kaj manĝiJen tipa ekskurso al Galway: unue, trinki kafon en fama tradicia bakejo, kie la kliento povas frandi la plej bonajn kremkukojn en Irlando, kaj amuzi sin tradukante la spritajn gaelajn proverbojn, skribitajn per antikvaj gaelaj literoj, pentritajn sur la muroj de la kafeja ĉambro. Poste, ĉeesti tagmezan klasikan koncerton en historia urbocentra preĝejo. Sekvu promenado laŭ la marbordo, butikumado, aŭskultado de strataj muzikistoj kaj ĝenerale ĝuado de la urba etoso. Tiuj, kiuj malsatas, povas manĝi en iu el la multaj bonaj restoracioj, kiuj proponas naciajn kaj internaciajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Specialaĵo en Galway estas freŝaj „marfruktoj” (fiŝo kaj moluskoj). Ĉiujare en la urbo okazas Ostra Festivalo, kiu allogas frandemulojn kaj gastronomojn. Ofte pluvas – eĉ pluvegas – en okcidenta Irlando, sed estas sufiĉe da interesaj lokoj por ŝirmi sin. Inter ili oni nepre devas viziti la tutlande konatan librejon en strato paralela al la ĉefa, la tiel nomata vendeja strato. En tiu librejo oni neniam tediĝas, foliumante ĉiajn specojn de libroj, novajn kaj brokantajn, naciajn kaj eksterlandajn, rarajn kaj antikvaĵajn. Tie troveblas ankaŭ kuriozaĵoj, ekzemple nebone konata lernolibro pri Esperanto en la gaela lingvo aŭ antologio de literaturo de ĉiu el la keltaj lingvoj, tradukita en la germanan. Maloftaj varojKvankam la komerca centro de Galway ne estas granda, en ĝi oni trovas ĉiujn specojn de butikoj kaj magazenoj. Tie oni ofte povas aĉeti varojn ne facile troveblajn aliloke. Iu vizitanto, kiu ne ŝatas brakhorloĝojn, sed tre amas poŝhorloĝojn, longe volis posedi meĥanikan poŝhorloĝon, portatan sur ĉeno, kiel ĉe niaj avoj kaj praavoj. En ĉiu alia loko, kie li serĉis tian horloĝon, li trovis nur modernajn bateriajn modelojn. Tamen en la urbocentro de Galway li trovis kaj aĉetis belan poŝhorloĝon, produktitan en Irlando. LinĉiInteresa, sed iom makabra vidindaĵo de la urbo estas la tiel nomata Turo de Lynch [linĉ]. Laŭ loka rakonto tiu konstruaĵo, situanta en la ĉefstrato, estis la hejmo de unu el la plej riĉaj civitanoj, nome James Lynch Fitzstephen, urbestro de Galway. En la jaro 1493 li pendumis sian propran filon ĉe fenestro de la turo pro murdo de hispana gasto, kiun la juna Lynch suspektis esti konkuranto pri lia koramikino. Laŭ la urbanoj tiu nomo estas la origino de la verbo „linĉi”. Alia vidindaĵo de Galway estas la Hispana Arko (gaele: An Póirse) en placo proksime al urbaj muzeoj kaj kajoj. Oni konstruis ĝin en 1584. Supozeble la nomo devenas de la fakto, ke dum la mezepoko komercaj ŝipojn el Hispanio oni ankris ĉe la havenaj kajoj. Urbanoj asertas, ke kelkaj hispanoj restis en la urbo, kaj insistas, ke oni ankoraŭ povas observi hispanajn trajtojn en la vizaĝoj de virinoj, kiuj naskiĝis ĉi tie. Se vi iam intencas ferii en Irlando, nepre vizitu Galway. Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
Alia teksto pri Galway aperis pli frue en MONATO: Garbhan MACAOIDH: IRLANDO: Galway - urbo de triboj (2004/01, p. 18).
|