MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SOCIO

Silentas la ora voĉo

La 1an de oktobro 2019 forpasis Karel Gott, la plej konata kaj populara ĉeĥa kantisto – kaj amatora pentristo –, konata ankaŭ kiel „Dia Karĉjo”, „Ora Voĉo el Prago” kaj „Frank Sinatra el Oriento”.

Karel Gott naskiĝis la 14an de julio 1939 en la historia ĉeĥoslovaka urbo Plzeň (tiutempe en Protektorato Bohemio kaj Moravio). Ĉar li ne estis akceptita en artlernejo, li ellernis elektromuntadon kaj poste laboris du jarojn kiel elektristo en fabriko, sed tio ne estis lia volo.

Kantado

La komenciĝo de lia profesia kanto-kariero okazis en 1958, kiam li enskribiĝis en la ĉeĥan konkurson „Ni serĉas novajn talentojn”. Ĉe la ĵurio Gott ne sukcesis, sed li vekis grandan intereson ĉe la publiko. Pro tio la ĵurio decidis, ke Gott rajtas oficiale kanti en pragaj kafejoj.

Dum la periodo 1960-1966 li studis operkantadon en la Praga Konservatorio.

En 1967 li akiris sepmonatan artistan laborkontrakton en la usona urbo Lasvegaso, kaj jam unu jaron poste li reprezentis Aŭstrion en la Eŭrovido-kantokonkurso per la kanto Tausend Fenster (Mil fenestroj).

Famaj kantoj

Liaj furoraĵoj Lady Carneval (Sinjorino Karnavalo), Včielka Maja (Abelino Maja), Zvonky šťastia (Sonoriletoj de feliĉo) kaj aliaj popularigis lin ne nur en la tiama Ĉeĥoslovakio, sed ankaŭ eksterlande. Li kantis same bone popolajn kantojn, klasikajn operetojn kaj kantojn de eksterlandaj popularaj kantistoj.

Lia plej sukcesa kanto Sinjorino Karnavalo (1968) gajnis oran medalon en la internacia muzika festivalo de Rio-de-Ĵanejro, kaj ĝi tradukiĝis en 36 lingvojn. En 2000 li koncertis en Carnegie Hall en Novjorko, kaj poste en Parizo, Holivudo, Moskvo, Bruselo, Berlino, Romo, Londono kaj Sidnejo. Ne multaj scias, ke Gott kantis ankaŭ la himnon de la germana futbalklubo Borussia Dortmund kun la futbalisto Norbert Dickel, sub la nomo Schwarzgelb – wie Biene Maja (Nigra kaj flava – kiel la abelino Maja). Kiel pentristo li ekspoziciis siajn amatorajn pentraĵojn en Prago, Berlino kaj Moskvo.

Forpaso kaj funebrado

En novembro 2015 kuracistoj diagnozis ĉe li limfonodan malsanon, kiu poste reaperis, kaj fine la kantisto forpasis pro leŭkemio en aĝo de 80 jaroj.

Gott ricevis funebran ceremonion kun ŝtataj honorigoj. Dum du tagoj miloj da homoj venis adiaŭi la forpasinton, la unuan tagon en la praga palaco Žofín kaj la duan en la katedralo de Sankta Vito, kie okazis ankaŭ meso je lia memoro.

Partoprenis gvidantoj de Ĉeĥio kaj ankaŭ la slovaka ĉefministro kaj la prezidanto de la slovaka parlamento. En tiu tago Ĉeĥio deklaris ŝtatan funebradon kaj la flagoj restis mastomeze.

Honora loko

Karel Gott estis kaj estas simbolo de la ĉeĥo-slovaka populara muziko, kaj unu el la malmultaj ĉeĥoslovakaj kantistoj, kiuj favore akceptis la komunisman reĝimon en la iama Ĉeĥoslovakio. Per siaj kantoj li kaptis la atenton de ĉiuj generacioj, de infanoj ĝis geavoj. Sur la muzika scenejo li agadis pli ol 50 jarojn kaj akiris la 40an Oran Ordenon en la ĉeĥoslovaka konkurso Zlatý slávik (Ora najtingalo). Li havis 60 orajn, 2 arĝentajn kaj 7 diamantajn diskojn. Dum lia kariero oni vendis pli ol 135 milionojn da liaj diskoj de entute 400 eldonoj, kaj li kantis pli ol 2600 kantojn, el kiuj ĉirkaŭ 300 duete.

En 1977 li akiris la prestiĝan titolon Meritoplena Artisto, kaj en 1985 la titolon Nacia Artisto. En 2009 la tiama ĉeĥa prezidanto Václav Klaus aljuĝis al Gott la medalon Pro Meritoj Unua-Klasaj, kaj la nuntempa prezidanto Miloš [miloŝ] Zeman fine de la pasinta jaro omaĝis lian memoron per Ordeno de Blanka Leono.

La ĉeĥa kantisto havas sian propran muzeon en la ĉeĥa vilaĝo Jevany, kiu situas en la mez-bohemia regiono, proksime de Prago. En 1969 la kantisto aĉetis vilaon, kiu transformiĝis al muzeo Gottland (Lando de Gott) pri lia persona kaj artista vivo.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07