MONATO
Serĉi en MONATO

Lingvo

OPINIO

Ĉu lingvo influas la melodion de kantoj?

Kvankam nia urbo estas nek granda nek kulture fama, en ĝi troviĝas sufiĉe granda sortimento de societoj, kluboj kaj asocioj. Laŭ la gusto kaj la aĝo de ĉiu individuo, oni povas elekti esti ano de sportteamo, religia fratularo, ĥoro, amatora teatro, politika partio, fremdlingva rondo, ligo de profesiaj kaj komercistaj virinoj, abstinuloj, junaj patrinoj, vidvinoj, eksinstruistoj, sakŝalmistoj kaj pentristoj; aŭ membro de klubo de junuloj, maljunuloj, naturamantoj, biertrinkantoj, aspirantaj romanistoj kaj poetoj. Do ĉe ni oni ne povas senti sin soleca aŭ suferi pro enuo.

Gramofono

Koncerne min kaj mian edzinon, ni estas anoj de unu el la plej malnovaj kaj eksmodaj el tiuj rondoj, nome la Gramofona Societo de Tulamoro. Mi ne scias precize, kial mi aliĝis al ĝi (dum mia edzino estis jam membro delonge), ĉar unuavide tiu societo povas aspekti sencela kaj teda en la nuna epoko de televido kaj elektronikaj amuzaĵoj. Fakte ĝi datumas de la tempo, en kiu, en la tiama malriĉa Irlando, la apero de la „gramofono” (termino, kiun la junaj generacioj ne konas aŭ komprenas) estis mirinda novaĵo. En tiu fora epoko, nemultaj posedis tiun inventaĵon. Se, en via vilaĝo aŭ urbeto, iu loĝanto estis sufiĉe riĉa por havigi al si gramofonon, preskaŭ la tuta loĝantaro (aŭ almenaŭ grupo da privilegiaj invititoj) kuniĝadis en la hejmo de la bonŝanculo, por admiri la voĉon de la renoma tenoro Johano McCormack aŭ de alia populara irlanda artisto kantanta pri sia kara maljuna patrino en la fora hejmlando (ĉar plej popularaj estis la kantoj pri irlandaj elmigrintoj) aŭ pri la ĉarma cailín (knabino) renkontata en la horto, kie kreskas la terpomoj (tiu lasta ankoraŭ furoras.)

Dinosaŭroj

Ne tiom naiva (aŭ ne ĉiam) estas la etoso en nia gramofona societo. La anoj kuniĝas ĉiun duan semajnon en loka hotelo, kaj unu el ni prezentas preparitan programon de siaj ŝatataj muzikaj registraĵoj (ne-ofte ludataj per antikvaj gramofondiskoj; kutime oni uzas la plej modernajn elektronikajn sonsistemojn). Kompreneble, la disk-recitaloj de la societo ne allogas multajn junulojn. Nuntempe du junaj virinoj kelkfoje ĉeestas, sed la plimulto de la ĉeestantoj estas, kiel ni, homaj dinosaŭroj kaj kadukuloj. Kaj eĉ ni, fidelaj membroj, ofte trovas la recitalojn iomete tedaj kaj tro longaj.

Akcentado

Antaŭ nelonge, dum la ludado de iuj belaj muzikaĵoj (de Pergolesi, Brahms kaj Bach), venis al mi en la kapon, ke la ritmo kaj la strukturo de kanto plej ofte estas determinataj ne de la melodia sento de la komponisto, sed de la lingvo, en kiu ĝia teksto estas verkita. Gravaj influoj al la kanto inkluzivas la normalan akcentadon de la vortoj: ĉu sur la unua (ekzemple en la ĝermanaj idiomoj), ĉu sur la antaŭlasta (kiel en la pola kaj en Esperanto), ĉu sur la lasta silabo (kiel en la franca kaj la gvarania, indiĝena lingvo de Paragvajo) aŭ kun egala akcentado, kiel en la japana. Kelkaj lingvoj ŝajnas esti nature kreitaj por kantado, precipe la itala – ankaŭ, kvankam iom malpli dolĉa, la kastilia hispana (kompare kun la latin-amerika). Preskaŭ ĉiu latinida lingvo, kiu posedas klarajn vokalojn, bone sonas, kiam oni kantas en ĝi. Sed la portugala de Portugalio (ne de Brazilo) kaj la hebrea posedas neklarajn vokalojn (temas pri la tiel nomataj ŝva-vokaloj: trajto, kiu iom distingas ilin de aliaj mediteraneaj lingvoj). Ĉiuj ŝemidaj lingvoj havas fortajn guturalajn sonojn, kaj iom similaj estas la greka X kaj la hispana J. Alia lingva maloftaĵo estas la sono de la gorĝa gamma, kiu aŭdiĝas en malmultaj eŭropaj lingvoj, ekzemple la novgreka (γ) kaj la gaela. Tre malofta sono – la antaŭ-aspiracia H (malforta spiro antaŭ konsonantoj) – aŭdiĝas nur en la islanda kaj la skotgaela. La sono de pola strekita L (Ł) aperas ankaŭ en la gaela lingvo de Skotlando.

Tradukoj

Plia grava influo troviĝas en la formo de la individuaj vortoj de la kanto. La angla lingvo posedas multege da unusilabaj vortoj kaj neklaraj vokaloj. Pro tio oni povas konstati, ke estas malfacile traduki kontentige anglajn kantojn en, ekzemple, Esperanton kaj en latinidajn lingvojn. Male, kantoj en latinidaj idiomoj ĝenerale tre bone adaptiĝas al Esperanto, kaj inverse. Kutime, kiam oni aŭdas germanajn kantojn, oni rimarkas, ke la melodio eĥas la aŭdeblan dividon inter la individuaj vortoj (la tiel nomata gehackt-prononco 1), kiu ne estas tiom rimarkebla ĉe aliaj ĝermanaj lingvoj, ekzemple la skandinavaj. Bedaŭrinde, tradukitaj versioj de italaj operoj ĝenerale sonas teruraj, precipe en la angla lingvo.

Reagoj

Resume ŝajnas, ke la strukturo de la lingvo, en kiu oni kantas, decidas la sonon de la melodio, multe pli ol faras la imago de la komponisto aŭ la poezia sento de la aŭtoro de la kantoteksto. Almenaŭ tio estas la hipotezo de ĉi tiu eseisto. Tamen, tre bonvenaj estus reagoj de la legantoj! Espereble, iuloke, aspiranta muzikologo pretus verki akademian tezon pri la rilato inter lingvo kaj melodio.

Garbhan MACAOIDH
Irlando
1. Disigita, dishakita, stakata prononco. (red.)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07