Monato sin prezentasManolo Parra(lingva revizianto, Madrido, Hispanio) Mi naskiĝis en 1963 en la urbo Segovia. Tie mi eklernis Esperanton en 1986 danke al amiko César de Mosteyrín, senlaca instruanto. Per Esperanto mi trovis parulinon, kaj pro ŝi mi loĝas en Madrido. Mi laboras por la ŝtato kiel mekanikisto de helikopteroj. Havante nulan kapablon pri beletro kaj preskaŭ nulan pri instruado, mi helpis la movadon ĉefe sekretariante por Hispana Esperanto-Federacio kaj prezidante la lokan madridan klubon. Mia ŝato al ĉi tiu lingvo estas iom pli intelekta ol emocia. Same kiel mi admiras maŝinon, kiu bone funkcias kaj alportas utilon, tiel mi admiras lingvon, kiu povus faciligi ĉies vivon kaj plibonigi la mondon.
|