MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

KRISTANISMO

Krio de la tero kaj la malriĉuloj

De la 6a ĝis la 27a de oktobro, sekve de kunvoko fare de Papo Francisko en 2017, sesiis la Speciala Asembleo pri la Tutamazonia Regiono de la Sinodo de Episkopoj, la tiel nomata „Sinodo pri Amazonio”. La pritraktita labordokumento, la „Instrumentum Laboris”, konsistanta el 46 paĝoj, se oni enkalkulas la notojn, estis diskonigita en junio, kaj la titolo mem („Amazonio: Novaj vojoj por la Eklezio kaj por integra ekologio”) evidentigis, kiom ampleksa estas la temaro.

Gravaj problemoj

Ekde la komenco mem de la unua parto („La voĉo de Amazonio”) la labordokumento profete bedaŭras kaj atentigas. Ĝi ne nur agnoskas la perfortojn, rabadojn kaj maljustaĵojn de la kolonia epoko, sed avertas, ke tiuj problemoj daŭras per novaj perfortoj, koruptado de tiuj, al kiuj estas taskite defendi la rajtojn de la aŭtoktonoj, neglekto de mediaj problemoj, homŝakrado kaj drogo-komerco, perdo de lingvoj kaj kultura identeco, malriĉeco. Tio estas rezulto de blinda strebo al riĉiĝo, de senbrida privatigo, de gigantaj, senkonsultaj minejaj kaj petrolaj projektoj.

Aŭtoktonaj popoloj meritas apartan atenton. Ne ĉiuj kontaktiĝas kun blankuloj: pro dolora historio de perforto kaj malestimo, kelkaj propravole izoliĝis.

Mankas sacerdotoj en Amazonio. Ili mankas ankaŭ en aliaj mondopartoj, sed ĉi-okaze temas pri vastega teritorio, kiu ampleksas plurajn landojn kaj havas pli ol tridek milionojn da loĝantoj.

Menciindas, ke evangelizo devas inkluzivi subtenon al socialaj projektoj kaj streboj plibonigi la situacion de la komunumoj. Ĉi-punkte, estas grave konsciiĝi, kiel tiuj komunumoj komprenas sian rilaton al la naturo: rilato, kiu ne vidiĝas kiel tiu de simpla ĉenero, aŭ loza ligo, sed kiel konservenda, dinamika harmonio en la teksaĵo de la naturo.

Tion oni prenas serioze en konsideron en Instrumentum. Evidenta estas plena konscio pri tio, ke homo kaj naturo estas nedisigebla realo kaj ke ne eblas pastre atenti la amazoniajn komunumojn, se oni ne samtempe defendas kaj iliajn rajtojn kaj ilian medion. Estis ankaŭ plena konscio pri la urĝa bezono pri alĝustigoj kaj ŝanĝoj bezonataj en la evangelizo: kelkaj proponoj aperintaj jam en la labordokumento povus surprizi tiujn, kiuj ne konas ĝisfunde la dinamikon de la evangeliza laboro; same okazis siatempe pri kelkaj proponoj faritaj kaj dum la 2a Vatikana Koncilio kaj la latin-amerikaj episkopaj konferencoj.

Interkonsiliĝoj

Laŭ la novaĵ-agentejo Zenit, la antaŭsinodajn interkonsiliĝojn partoprenis 21 943 homoj (53 % da virinoj, 47 % da viroj) el ĉiuj koncernataj landoj. Ne ĉiuj estis sacerdotoj kaj episkopoj; partoprenis ankaŭ 6337 laikoj. Ideoj, proponoj kaj sugestoj venis ankaŭ el partoprenintoj de aliaj ekleziaj kunsidoj kaj diskutrondoj okazintaj dum la antaŭaj monatoj en landoj kiel Usono, Germanio kaj Italio.

„Ido” de Laudato Si'

Dum intervjuo antaŭ la Sinodo, Papo Francisko nomis ĝin „Ido de la encikliko Laudato Si'” kaj „Sinodo urĝa”. La zorgo pri la medio kaj la rolo de la homo en ĝia konservado ne estas modo pasanta aŭ klopodo aperigi la eklezion iom pli alloga en mondo, kie la poluo de riveroj kaj lagoj, la ĉeesto de nocaj kemiaĵoj en nutraĵoj, postsekvoj de akcidentoj en nukle-energiaj centraloj, insuloj el plasto kaj tergloba varmiĝo konsistigas teruran pejzaĝon, pri kiu ŝajne ne ĉiuj politikistoj kaj registoj konscias. Tiu zorgo marŝas man-en-mane kun evangelizo. Laŭ la eklezio, la rolo de la homo estas kompreni, kiom urĝa estas la tasko ripari la damaĝon kaŭzitan al tiu trezoro al ni konfidita. Ne temas pri du apartaj krizoj, la ekologia kaj la socia. La lastatempaj incendioj en Amazonio montras al ni, kiom delikata estas la ekologia ekvilibro kaj kiom granda estas la respondeco de la homo pri ĝia konservado.

Proponoj

La fina dokumento de la Sinodo, kun korektoj kaj aldonoj faritaj dum la sesioj, enhavas nur proponojn kaj sugestojn. Siatempe la papo decidos, kion fari. Tamen, oni ja scias, ke plurajn el ili papo Francisko favoras. Ekzemple, li promesis ree ekfunkciigi la komisionon por esplorado pri la ebla diakona rolo de virinoj en la praeklezio.

Diakona ordinado por virinoj en la praeklezio estas ankoraŭ necerta afero. Ne estas samopinieco inter fakuloj pri tio, ĉu vere tiam ekzistis diakoninoj. Tamen, nuntempe en Amazonio monaĥinoj aŭskultas konfesojn de mortantoj (kvankam ne havas la rajton absolvi), konsolas afliktitojn, gvidas celebrojn, akompanas, instruas. Bravaj volontulinoj multon faras. Eĉ se pro teologiaj kialoj virina diakonado ne eblus, endas repensi la rolon de virinoj en la eklezio. Same okazas pri la rolo de laikoj entute.

Oni proponas ankaŭ esplori kaj la eblon kaj la konvenon ordini virojn edziĝintajn, plenaĝajn, respektatajn de siaj komunumoj kaj prefere aŭtoktonajn. La propono estas vere nekutima laŭ la tradicio latina katolika, kvankam temas ne pri nova tendenco, sed pri escepta kazo.

Ĉar tie estas granda diverseco kultura kaj etna, evangelizo ne povas esti pritraktata ĉiam sammaniere. Des malpli tro „okcidentece”. Oni proponas starigon de kompetenta komisiono, kiu ellaboru amazonian liturgian ritaron; tiu liturgio estu pli proksima al la kultura bazo kaj la tradicioj de tiuj popoloj. Oni sugestas, ke en celebroj estu uzataj iliaj muziko, vestoj kaj dancoj.

Konklude

La eklezio, ekde sia origino, estas alvokata akompani, konsoli, flegi. Estas tre malfacile paroli pri Dio al homoj humiligitaj, mizeraj kaj nekleraj. Do evangelizo ne povas konsisti el nura ripeto de belaj vortoj. La decidoj farotaj sekve de la Sinodo estos inspirataj de la misio servi, kiun komandis al la eklezio Tiu, kiu lavis la piedojn de siaj disĉiploj kaj petis, ke same ili faru.

agfu
Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07