PolitikoKUBORusia ĉefministro denove vizitis KubonEn oktobro Miguel Díaz-Canel Bermúdez, prezidento de Kubo, oficiale akceptis la rusian ĉefministron, Dmitrij Anatoljeviĉ [anatóljeviĉ] Medvedev, en la Palaco de la Revolucio kadre de dutaga laborvizito al la kariba lando. Historie amikaj ligojEstis subskribitaj ok kunlaboraj kontraktoj inter Rusio kaj Kubo, kiuj ampleksas interalie transporton (precipe aŭtomobilan kaj fervojan), bioteknikon, agrikulturon, energion, ciferecajn teknologiojn kaj doganojn, kaj celas plifortigi la rilatojn inter la du landoj. Medvedev kaj la cetero de la rusia delegacio honoris la kuban nacian heroon José Martí metante florojn antaŭ lian statuon sur la Placo de la Revolucio. Akcepto ĉe Raúl CastroRaúl Castro Ruz, eksprezidento de Kubo kaj la unua sekretario de la komunista partio, akceptis la rusian gaston, kiu estas ankaŭ la prezidanto de la partio Unueca Rusio. La rusiajn gastojn akceptis kaj akompanis ankaŭ Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la nacia asembleo, kaj Eusebio Leal Spengler, la historiisto de la urbo Havano. Medvedev emfazis, ke „estas honoro troviĝi en Kubo, lando, kiu iĝis por ĉiuj simbolo de libereco kaj sendependeco”. Li anoncis, ke li donacos rusian flagon kiel signon de solidareco kaj amikeco, kaj ke ĝi restos kun la aliaj ĉe la kripto de la nekonata „Mambí” (en Kubo, tiel oni siatempe nomis insurekciantojn kontraŭ Hispanio). Horizontala naftoŝaktoMedvedev veturis 43 kilometrojn orienten de Havano, norden de la najbara provinco Mayabeque, kie troviĝas instalaĵoj de komuna projekto inter la naftokompanioj Zarubeĵneft (akcia kompanio „Eksterlanda Nafto”) kaj Unión Cuba-Petróleo, por inaŭguri la unuan naftoŝakton por horizontala prifosado en Kubo. Oni ekkonstruis horizontalajn naftoŝaktojn, ĉar ili havas pli grandan produktivecon. Honora doktorecoMiriam Nicado García, rektorino de la Havana Universitato, premiis la registarestron per la titolo Honora Doktoro pri Politikaj Sciencoj. Ŝi emfazis la gravecon de la omaĝito kaj lian kapablon influi en la internacia areno aldone al sia rolo de reganto. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|