MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

JUVELOJ

Unika sono de sukceno

La 74-jaraĝa litova juvelisto Šarūnas Davainis jam dum pli ol 50 jaroj faras diversajn ornamaĵojn el sukceno, malmola flava diafana fosilia rezino, kies diversgrandajn pecojn alĵetas ondoj de la Balta Maro. La brava viro ŝerceme diras, ke en juna aĝo li falis el arbo, kio kaŭzis, ke dum la tuta posta vivo li restis iomete stulta. Stulta, ĉar krom diversaj juvelaĵoj, li fojfoje kaptas strangajn ideojn kaj penas ilin realigi. Krome, ĉiuj liaj ideoj estas sukcenaj.

Saŭno

Antaŭ dek jaroj la juvelisto en sia hejmo konstruis infraruĝan saŭnon, kies ĉefa konstrumaterialo estis sukceno. Preskaŭ duonan tunon da sukceno li uzis por instali kaj ornami tiun sanigan centron. „Antaŭ ol mi komencas realigi iun ajn el miaj ideoj, mi penas unue studi ĝin kaj poste fari konkretan laboron. Kiam en mian kapon venis la ideo instali infraruĝan saŭnon, dum kvin jaroj mi studis ĉiujn ĝiajn subtilecojn: mi legis literaturon pri infraruĝaj radioj kaj ilia efiko, iris al Tajlando por konatiĝi kun la lokaj masaĝaj salonoj, vizitis kelkajn alpajn banlokojn en Italio”, diris la juvelisto.

Kiam la saŭno jam estis preta, Šarūnas Davainis serĉis novajn eksterordinarajn ideojn, kaj unu matenon li vekiĝis kun grandega deziro krei muzikan instrumenton el sukceno. Unue li pensis pri piano. Li vidis ĉi tiun instrumenton el organika vitro. Sed post cetera analizo evidentiĝis, ke tia projekto estus tro multekosta kaj postulus multan tempon. Finfine kiel pli taŭga opcio riveliĝis violono.

Violono

Antaŭ ol fari sukcenan violonon unue necesis pristudi ĝin kaj percepti la esencon de la instrumento. Tiucele li veturis dufoje al la urbo Cremona, norde en Italio, kiu estas ligita kun la vivo de la granda violonmajstro Stradivarius kaj hodiaŭ famiĝas pro la tradicioj pri produktado de violonoj.

Kiam la ideo de produktado de sukcena violono fariĝis klara, ekestis la demando, kie akiri la instrumenton, ĝi ja ne estas aĉetebla en iu butiko. Estis klare nur, ke la instrumento devas esti malnova el jam „matura” ligno. Tian violonon faritan antaŭ proksimume sep jardekoj li sukcesis akiri en aŭkcio eksterlande.

Por ke sukcena violono kongruu kun la parametroj de tiaspecaj instrumentoj, necesis pensi pri la speciala teknologio de la instrumenta produktado. „La produkta procezo de tia instrumento estas iom kompleksa kaj postulas precizecon. Unue necesas forigi la du milimetrojn dikan lakan tavolon. Kaj ne eblas ĉi tie uzi ajnan aparaton por faciligi la laboron, oni devas fari ĉion permane, do la laboro iras malrapide. La produktado de unu violono daŭras ĉirkaŭ tri monatojn”, klarigis la majstro de unikaj instrumentoj kaj aldonis, ke por unu violono necesas ĉirkaŭ dek kilogramoj da sukceno.

Kvarteto

Per nur unu sukcena violono Šarūnas Davainis ne intencis limigi sin. Li majstris dekon da diversaj instrumentoj, kaj ne nur violonojn – violonon li faris el blanka kaj nigra sukceno, aldone el ruĝa; por violonĉelo li uzis miksitan sukcenon. En lia kolekto ankoraŭ estas kontrabaso el nigra sukceno kaj gitaro. Kiam la instrumentoj jam estis pretaj, naskiĝis alia ideo – krei unikan kvarteton de sukcenaj instrumentoj kaj prezentiĝi al vasta publiko en la tuta mondo. Tiel naskiĝis Amber Quartet.

„Ni unue devas konsideri la sukcenajn instrumentojn kiel ornamaĵojn kaj ne identigi ilin kun klasikaj. Tiuj instrumentoj unue estas uzeblaj por popularaj, facile kompreneblaj melodioj. Ili estas duon-akustikaj instrumentoj. Ili devis esti ekipitaj per specialaj laŭtparoliloj bazitaj sur elektromagnetaj ondoj. Rezulte sukcenaj instrumentoj povas soni ankaŭ en grandaj salonoj”, diris la kreinto de unikaj instrumentoj.

Hodiaŭ la juvelisto diras, ke pri sukcenaj instrumentoj ĉio estas finita. Nun en lia kapo flirtas ideo krei sukcenan brakhorloĝon.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07