Moderna vivoLITOVIOĈampano por infanoj: ne!En la moderna socio la francdevena trinkaĵo „ĉampano” estas uzata okaze de sukceso aŭ solena evento. Samcele estis uzata en Litovio ankaŭ porinfana ĉampano, sed nur ĝis novembro 2019. Litovaj parlamentanoj aprobis amendon nomatan „leĝo por malpermeso de porinfana ĉampano”. Ĝi malpermesas – ekde la 1a de novembro 2019 – al lokaj kaj eksterlandaj entreprenoj produkti kaj vendi en Litovio porinfanajn nutraĵojn, ludilojn kaj aliajn produktojn, kiuj estas imitaĵoj de alkoholaj trinkaĵoj aŭ iliaj ujoj. La voĉdonado pri la nova leĝo rezultigis 53 jesojn, 7 neojn kaj 13 sindetenojn. Ĝenerala akceptoEntuziasmuloj klarigis, ke la nova leĝo celas plifortigi la sanon de infanoj per pli taŭgaj vivstilo kaj kulturo kaj per malpliigo de la alkohola konsumado. Laŭ la aŭtoroj de la iniciato, manĝaĵoj kaj produktoj, kiuj aludas trinkaĵon kaj celas infanojn kaj adoleskantojn, stimulas drinkadon, kaj tio rilatas al la toleremo de plenkreskuloj pri alkoholkonsumado ĉe gejunuloj. La ministro pri sanprotektado Aurelijus Veryga rimarkigis, ke porinfanaj ĉampano kaj similaj trinkaĵoj stimulas la peralkoholan festadon de diversaj solenaĵoj, ĉar en Litovio ĉiujare oni vendas ĝis 500 000 botelojn da tia ĉampano, kio signifas disponigon de po unu botelo al ĉiu infano. Efikeco ne per malpermesoKontraŭuloj de la iniciato rimarkigis, ke ne per malpermesoj oni efike batalas kontraŭ la konsumado de alkoholaĵoj ĉe gejunuloj, sed antaŭ ĉio per la ĝusta sinteno de la gepatroj kaj per efikaj klerigado kaj edukado. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
|