Antaŭ 40 jarojNur sen supersignoj?El MONATO 1980/03, p. 27: Sennombraj estas la provoj reformi ortografion kaj alfabeton de la internacia lingvo Esperanto. Sen eniri la diskutadon pri aliaj argumentoj, unu el ili estas vere ŝajnargumento: la presteknika. Pli ĝuste temas ne pri problemo de presado, sed de kompostado. Oni asertas – kiel laste denove Vilho Setälä kaj Björn Collinder – ke la venkon de Esperanto obstaklas la malfacilaĵoj komposti alfabeton kun supersignoj, kiajn havas la Zamenhofa alfabeto. Ŝajnas, ke oni tute ne rimarkis la revolucion en la prestekniko dum la lastaj jaroj: Hodiaŭ eĉ jam tagaj ĵurnaloj en preskaŭ tuta la mondo (industria) estas kompostataj ne plu per maŝinoj kun plumbo, sed komputeroj laŭ sistemo de fotokompostado. Ĉi tiu revolucio en la Gutenberga arto estas tiel radikala, ke tuta metio – tiu de kompostistoj – ekstermiĝas dum nur mallonga tempo. La novajn kompostilojn povas majstri ĉiu, kiu scipovas uzi skribmaŝinon – ĉion alian faras la komputero. Kaj ĝi estas tiel kapacita, ke oni senĝene povus meti en ĝin ĉiujn alfabetojn de ĉiuj lingvoj, se oni volas. Stefan Maul
|