Antaŭ 40 jarojFreŝaj fiŝojEl MONATO 1980/03, p. 35: Japanaj sciencistoj evoluigas metodon transporti fiŝojn absolute freŝe el kaptoregiono al konsumantoj. Oni volas endormigi la fiŝojn por 30 horoj, tiel ke ili estas tute kvietaj, do bezonas malmultan spacon en kuvegoj kaj foruzas malmultan oksigenon. Tiel oni bezonas buĉi ilin nur en la urbo mem, kie loĝas la aĉetontoj. (Modesta demando: Ĉu jen ne ankaŭ bona metodo por amasturismo? Oni povus ŝpari spacon en aviadiloj, trajnoj kaj ŝipoj, kaj turistoj alvenus freŝdormintaj al sia celo – sed eble ili tiam ne plu bezonos feriojn ...) Stefan Maul
|